Fastostriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fastostrikopolitika fasto estas neperforta protesta fasto, per kiu homo morale premas la publikon kaj regantojn, por ke ili agu favore kaj helpe al iu, pro konsciencdevo, aŭ plenumu ion, permesu aŭ malpermesu ion. La aktivulo plenvole, libere, decidas fasti ĝis sukceso, riskante morton.

Kelkaj konataj fastostrikoj[redakti | redakti fonton]

En 1961, la franca pacisto Louis Lecoin sukcesis, ke oni aprobu leĝon favore al la militrifuzantoj, ke estu aparta statuto por tiuj kiuj, pro moralaj motivoj, rifuzas obei mortigordon kaj lernadon de tio. Dank'al tiu ago estis liberigitaj junuloj jam en prizono dum pluraj jaroj pro la motivo rifuzo de la militservo.

En 1963 Lanza del Vasto fastis dum 40 tagoj en Romo, dum la koncilio Vatikano II, por peti de la papo Paŭlo la 6-a ke li publike parolu rifuze al ajna milito.

En 2011, fastostrikojn perluktis studentoj dum la priedukadaj movadoj en Ĉilio en 2011.

Nuntempe ĝi ofte estas uzata de rifuĝintoj por akiro de restadpermeso en iu lando.

Medicina etiko[redakti | redakti fonton]

Artikolo 8 de la Tokia Deklaro, farita en 1975 de la Monda Medicina Asocio (MMA), asertas, ke kuracistoj devas ne perforte manĝigi eĉ malliberajn fastostrikantojn, sed kompreni ties sendependajn volojn. Ĝi rekomendas serĉi duan opinion pri la kapablo de la malliberulo kompreni la sekvojn de sia decido kaj fari informitan konsenton.

Kie malliberulo malakceptas nutron, kaj estas konsiderata de la medicinisto kiel kapabla formi nedamaĝitan kaj racian juĝon pri la sekvoj de tia memvola malakcepto de nutro, oni ne manĝigu tiun arte. La decido pri la kapablo de la malliberulo formi tian juĝon devas esti konfirmita de almenaŭ unu senrilata medicinisto. La sekvoj de la malakcepto de nutro estu klarigitaj de la medicinisto al la malliberulo.[1]

La nuna reviziita versio de la Malta Deklaro de la Monda Medicina Asocio konstatas klarsence en sia artikolo 21, ke perforta manĝigo estas malhumana kaj maldigniga trakto.[2]

La vortumo de la deklaroj de MMA pri taksado de la mensa kapablo de la malliberulo antaŭsupozas normalan fidbazitan rilaton inter kuracato kaj kuracisto. Tamen, en la praktiko tia rilato ne ĉiam estas reala en la medioj, kie fitraktoj, torturoj, aŭ neglektoj okazas, kaj kie fastostriko povas esti la sola praktikebla protesto.[3]

En Usono estas konflikto inter la medicinaj aŭtoritatoj kaj la registaro pri traktado de fastostrikantoj. La Usona Medicina Asocio estas membra asocio de MMA kaj formale voĉis por la Tokia Deklaro. Aliflanke, la usona Kodo de Federaj Reguloj diras pri fastostrikantoj, "Respondecas la Buroo pri Malliberejoj kontroladi la sanon kaj farton de unuopaj malliberigitoj, kaj zorgi, ke procedoj estu efektivigataj por konservi vivon." Krome ĝi ordonas, ke "kiam medicina neceso de tuja kuraco de vivminaca aŭ sanminaca situacio ekzistas, la medicinisto povas ordoni, ke oni faru kuracon sen la konsento de la malliberigito."[4] En 2006 en The Lancet, David Nicholl kaj 250 aliaj eminentaj internaciaj medicinistoj kondamnis la perfortan manĝigadon de fastostrikantoj en Golfo de Guantanamo.[3] Ankaŭ la Usona Medicina Asocio skribis plurajn leterojn al la registaro kaj publikajn deklarojn kontraŭ la partopreno de usonaj medicinistoj en perforta manĝigado de malliberuloj malrespekte al medicina etiko.[5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. WMA – the World Medical Association – WMA DECLARATION OF TOKYO – GUIDELINES FOR PHYSICIANS CONCERNING TORTURE AND OTHER CRUEL, INHUMAN OR DEGRADING TREATMENT OR PUNISHMENT IN RELATION TO DETENTION AND IMPRISONMENT. Arkivita el la originalo je 17-a de januaro 2020. Alirita 28-a de januaro 2020.
  2. WMA – the World Medical Association-WMA Declaration of Malta on Hunger Strikers. Arkivita el la originalo je 29-a de aŭgusto 2017. Alirita 29-a de aŭgusto 2017.
  3. 3,0 3,1 angleClinical care of hunger strikers, Lancet, 2008;372:777.
  4. Title 28: Judicial Administration. Electronic Code of Federal Regulations. Arkivita el la originalo je 12-an de decembro 2011. Alirita 1-a de septembro 2010.
  5. American Medical Association Opposes Force-Feeding Prisoners On Hunger Strike At Gitmo. Arkivita el la originalo je 6-a de oktobro 2014. Alirita 2-a de oktobro 2014.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]