Eusko gudariak

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eusko gudariak (originale Euzko gudariak, kiu tradukitas el eŭska kiel «Eŭskaj soldatoj») estas kanto el Eŭskio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis skribita en 1932 de José María de Gárate, tiam prezidanto de la ENP, baziĝinta sur la melodio de «Atzo Bilbon nengoen» (hieraŭ mi estis en Bilbao), tradicia Alava kanto. La teksto estis ŝanĝita de Alejandro Lizaso Eizmendi dum la Hispana Enlanda Milito, kiu aldonis la finan strofon, por doni triumfantan kaj batalan aspekton.

La kanto ekestis uzata en aŭgusto 1936, ekita la Enlanda Milito, de la Kortabarria el Bilbao, kiu poste formis la batalionon "Arana Goiri".

Alejandro Lizaso Eizmendi poste aldonis la strofon de "Irrintzi bat entzun da mendi tontorrean, goazen gudari danok ikurriñan atzean" (Kiam "Irrintzi" aŭdiĝas el pinto de montaro, ĉiuj soldatoj iras post la Ikurinja flago). Kutime, kiam oni kantas ĉi tiun strofon, Irrintzi kunludas ĝin.

Dum la Enlanda Milito kaj la frankisma reĝimo la kanto estis himno de Eŭskio, kvankam Eŭska registaro establis la melodion de Eusko Abendaren Ereserkia kiel tion. En 1983, kiam oni establis oficialajn flagon kaj himnon de la eŭska aŭtonoma komunumo, la Eusko Gudariak estis pripensata melodio. Aliaj estis Gernikako arbola kaj Eusko Abendaren Ereserkia.

Ĉiaokaze, iom da eŭska socio, ligita al Ezker abertzalea, konsideras ĉi tiun kanton kiel eŭskan himnon kaj ili uzas ĝin en siaj oficialaj aktoj (kvankam sen la lasta strofo).

Teksto[redakti | redakti fonton]

Eusko Gudariak gara Euskadi askatzeko, gerturik daukagu odola bere aldez emateko.

Irrintzi bat entzun da mendi tontorrean goazen gudari danok Ikurriñan atzean.

Faxistak datoz eta Euskadira sartzen goazen gudari danok gure aberria zaintzen...

Eŭskaj soldatoj estas ni, por liberigi Eŭskion. Ni estas pretaj por doni po tiu nian sangon.

Kiam "Irrintzi" aŭdiĝas el pinto de montaro, ĉiuj soldatoj iras post la Ikurinja flago.

Faŝistaro jam venas, por aliri Eŭskion. Ĉiuj soldatoj iras, por defendi la patrujon 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]