Estarreja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Estarreja (stacidomo).
Estarreja
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3860/3864/3865
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 26 997  (2011) [+]
Loĝdenso 250 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 45′ N, 8° 34′ U (mapo)40.75-8.5666666666667 [+]
Areo 108,17 km² (10 817 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Estarreja (Portugalio)
Estarreja (Portugalio)
DEC
Estarreja
Estarreja
Situo de Estarreja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Estarreja [+]
vdr

Estarreja estas portugala urbo en la Distrikto Aveiro, Centra regiono kaj subregiono Região de Aveiro, kun ĉirkaŭ 7 448 loĝantoj.

Ĝi estas sidejo de municipo kun 108,17 km² kaj 26 213 loĝantoj (2021), subdividita en kvin fregezioj. Ĝi limas norde kun la municipo Ovar, nordoriente kun Oliveira de Azeméis, sudoriente kun Albergaria-a-Velha kaj okcidente kun Murtosa.

Estarreja havas sidejon en la fregezio Beduído e Veiros, sur la norda bordo de la rivero Antuã, proksima al la Rio de Aveiro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La foruo de Antuã (iama nomo de Estarreja) estis havigita de D. Manuel la 1-a, en Évora, la 15an de novembro 1519.

António Egas Moniz, Nobel-premio pri medicino en 1949, kaj unua portugala Nobel-premiito, naskiĝis en la fregezio Avanca.

Ĝi estis altigita al la kategorio de cidade (urbo) la 9an de decembro 2004, ĉefe pro siaj resursoj kaj la historio de la najbaraj fregezioj (Hospitalo Visconde de Salreu, Dom-Muzeo Egas Moniz en Avanca, Hotelo en Beduído, faŭno kaj flaŭro en Canelas kaj Salreu), kaj ĝi estas la nura loĝloko de la municipo kun tiu kategorio.

Unu de la ĉefaj kulturaj altiraĵoj de la urbo estas la Karnavalo de Estarreja, evento kiu okazas ĉiujare.

Fregezioj[redakti | redakti fonton]

Fregezioj de la municipo Estarreja.

La municipo Estarreja estas dividita en kvin fregezioj:

  • Avanca (vila)
  • Beduído e Veiros (cidade de Estarreja)
  • Canelas e Fermelã
  • Pardilhó (vila)
  • Salreu (vila)


Famuloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]