Estanteco
Estanteco (ankaŭ uzeblas vortoj nuno kaj nuneco) estas ne ekzakte limigita tempointervalo inter estinteco (paseo) kaj estonteco (estonto).
Aliaj esprimoj estas nuneco, nuna epoko, nuntempo, estanta tempo, hodiaŭ.
Signifoj:
- Gramatiko: Vidu Tenso (prezenco)
- Fiziko, Filozofio: Vidu Tempo
- Religio: En orientaj religioj la ejo de eterna vivo ne estas estonteco ĉiela, sed la nuna momento; vidu Hinduismo, Budhismo.
Proverbo[redakti | redakti fonton]
Ekzistas pluraj proverboj pri hodiaŭ/estanteco en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas. ” „ Feliĉo hodiaŭ karesas, morgaŭ forgesas. ” „ Ne bedaŭru hieraŭan, ne atendu morgaŭan, ne forlasu hodiaŭan. ”
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-13.