Esplanado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vido de la Esplanado de la Moskeoj de Jerusalemo.

Esplanado (prenita el la franca esplanade, siavice pruntita el la itala spianata, «ebenita», derivita de la latina plānus, «unuigita, egala») estas ebena tereno antaŭ citadelotaluso etendanta ĝis la pordegoj de urbo, por ekzemplo la esplanado Champ de Mars de Lille antaŭ la citadelo aŭ, pli ĝenerale, situa antaŭ edifico, por ekzemplo la esplanado de Invalides antaŭ la Hotelo de la Invalidoj en Parizo.

Por etendo, la termino referencas ankaŭ granddimensian ejon, foje aranĝita arte, kaj dediĉita al promenado, nome promenejo. Tiukadre esplanado aŭ promenejo estas longa, malferma, samnivela areo, kutime ĉe rivero. lago aŭ granda akvejo, kie homoj povas promeni, distri kaj havi socian vivon.

Laŭ Francisko Azorín esplanado estas Ebena, ampleksa tereno antaŭ konstruaĵo. Paradoplaco.[1] Kaj li indikas alian sed kongrueblan etimologion nome el la latina explanata (ekstera ebenaĵo).[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 68.
  2. Azorín, samloke.