Esperanto aktuell
Esperanto aktuell | |
Kovrilpaĝo de la gazeto, tria n-ro de 2016
| |
gazeto | |
---|---|
Speco | movada revuo |
Formato | A4 |
Periodeco | dumonata |
| |
Lando | Germanio |
Posedanto | Germana Esperanto-Asocio |
Publikigisto | Alfaprint, Martin, Slovakujo |
Redaktisto | Stano Marĉek, Yashovardhan Singh |
Etataj aŭtoroj | Uwe Stecher, Hermann Kroppenberg, Utho Maier |
Establodato | 1982 |
Prezo | 18 EUR (Germanujo) aŭ 24 EUR (eksterlande) jare |
ISSN | 0942-024X |
| |
Esperanto aktuell estas la titolo de la gazeto de la Germana Esperanto-Asocio (GEA). Jare aperas ses numeroj. Ekde 2011 la gazeton kune redaktas la baratdevena germano Yashovardhan Singh kaj la slovako Stano Marček – internacia redakcia duopo.
Enhavo[redakti | redakti fonton]
La tuta revuo enhavas artikolojn ĉu en la Germana ĉu en Esperanto.
En ĝi aperas informoj pri la Esperanto-movado en Germanujo, raportoj pri Esperanto-ekskursoj, multe da novaĵoj el Interreto, fragmentoj de aliaj gazetoj kiuj parolis pri Esperanto, kalendaro de venontaj Esperanto-aranĝoj, impresoj post okazaĵoj en Esperanto-centroj, intervjuoj.
Kelkaj paĝoj kun fotoj estas presitaj kolore.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua eldonaĵo kun la titolo aperis en la 1970-aj jaroj, ĝi servis al la Ludwig-Samenhof-Gesellschaft kiu provis altiri “amikojn de Esperanto„. Tiu eldonaĵo ne rilatas al GEA.
Ekde 1982 GEA havis novan revuon kun la nomo Esperanto aktuell, en formato A5. Dek jarojn poste ĝi ricevis la aspekton (kaj formaton, A4) de la regiona Esperanto-gazeto en Badeno-Virtembergo (Esperanto in Baden-Württemberg). Dum la unuaj jaroj oni eldonis alterne esperantlingvan kaj germanlingvan ekzempleron, sed fine oni decidis havi ĉiujn ekzemplerojn miksite.
Pasintaj redaktoroj[redakti | redakti fonton]
Redaktoroj de Esperanto aktuell estis i.a. Richard Reuchlin, Dirk Willkommen, Rudolf-Josef Fischer, Andreas Ludden, Frank Stocker, Alfred Knapp, Ziko van Dijk, Dirk Kretschmann kaj Alfred Schubert.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- “Esperanto-gazetoj tra la tuta mondo: Okcidenta Eŭropo„ ĉe YouTube
- aktualaj informoj[rompita ligilo] (esperante)
- jen iuj rete legeblaj gazetopartoj el 2012 kaj 2011[rompita ligilo] (en formato pdf)
- kaj jen iuj partoj el 2006 ĝis 2010[rompita ligilo] (en formato pdf)