Esperanto Senlime

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la videa serio de TEJO. Por informoj pri la Esperanto-asocio, vidu la artikolon Senlime.

Esperanto Senlime estas realec-televida serio de TEJO. La serio montras vojaĝkonkursojn dum kiu la partoprenantoj devas fari specifan vojaĝon, plenumante diversajn taskojn kaj defiojn.

Unua Sezono[redakti | redakti fonton]

La unua sezono estis filmita en 2023 kaj premieris je la 18 de majo 2024. En 16 epizodoj 17 partoprenantoj vojaĝas el Roterdamo al Barcelono.[1] Organizantoj estis inter alie Carlos Pesquera Alonso, Aušrinė Tamošiūnaitė kaj Jonas Löser. La muntado kaj la fona voĉo estas de Benjamín Álvarez Rodríguez. TEJO ricevis subvenciojn de 20 000 eŭroj de Erasmus+ por realigi la projekton.

Dua Sezono[redakti | redakti fonton]

Laŭ la planoj, la dua sezono estos filmota en 2024. La vojaĝo komencos en Berlino, Germanio kaj finiĝos en Vilno, Litovio.[2]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]