Esperanto-Biblioteko Ramon Molera Pedrals

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esperanto-Biblioteko Ramon Molera Pedrals
biblioteko
biblioteko, faka biblioteko [+]

LandojHispanio, Katalunio

SituoMioà
- koordinatoj41° 48′ 42″ N, 2° 5′ 54″ O (mapo)41.811592.09836Koordinatoj: 41° 48′ 42″ N, 2° 5′ 54″ O (mapo) [+]
Poŝtkodo08180 [+]

Esperanto-Biblioteko Ramon Molera Pedrals (Provinco Barcelono)
Esperanto-Biblioteko Ramon Molera Pedrals (Provinco Barcelono)
DEC
Lokigo de Provinco Barcelono en Hispanio
Map
Esperanto-Biblioteko Ramon Molera Pedrals

En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Dum 47 jaroj Ramon Molera Pedrals laboris por Esperanto, kaj iom post iom li sukcesis krei gravan Esperanto-bibliotekon, kies interesan kolekton de libroj kaj periodaĵoj li akiradis per aĉeto aŭ interŝanĝe, danke al siaj multaj kontaktoj kun bonvolaj esperantistoj ĉiulandaj.

La kolekto de la Esperanto-periodaĵoj konsistas el pli ol 2 200 malsamaj titoloj de gazetoj, bultenoj, informiloj, ktp, el la periodo 1887 ĝis 2012, kun 7 200 jarkolektoj el kiuj 4 200 estas kompletaj.

La kolekto de libroj konsistas el pli ol 4 000. Apartaj kolektoj temas pri: poŝtkartoj, poŝtstampoj, poŝtmarkoj, insignoj, fotoj, muzikaĵoj, eltranĉaĵoj de naciaj gazetoj, glumarkoj, ktp, pri Esperanto.

Adreso[redakti | redakti fonton]

Str. Palau 17
ES-010180 Moià (Barcelona)
Katalunio

Ret-adreso: molur(ĉe)telefonica.net

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]