Ernst Sompek

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ernst SOMPEK (naskiĝinta la 11-an de junio 1876 en Salcburgo, mortinta samloke la 2-an de aŭgusto 1954) estis aŭstra komponisto, korusestro, lernejestro kaj elfarinto de la melodio de la himno de Salcburgio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de instruisto li ankaŭ fariĝis bazlerneja instruiganto. Tiutempe li jam estis disĉiplo de Joseph Friedrich Hummel, kiu regis la koncertĥoron Salzburger Liedertafel. Intertempe Sompek helpis dirigente ĉe la virina koruso Damensingverein Hummel. En 1912 Sompek posteulis Hummel kaj responsis pri korusgvidado ĝis 1937. En 1928 li muzikigis poemon de Anton Pichler, kio samjare fariĝis oficiala himno salcburgia. La anoj de Liedertafel nomumis Sompek honora korusestro. En 1932 li ricevis la titolon de Schulrat kaj en 1937 de profesoro.

Lia unua edzino Karoline Sedlaczek mortis en 1925; tri jarojn poste lin edzigis Gusti Büchlmann. La tria edzino estis de 1938 Margarete Welz.

Laŭ propraj asertoj estis li jam malpost Anschluss kontraŭleĝa ano de NSDAP.[1]

Oni entombigis lin sur la tombejo de Salzburg-Maxglan. En la kvartalo Riedenburg portas lian nomon la strato Ernst-Sompek-Straße. Liajn verkojn kritike priesploris la literaturfakulo Ludwig Laher kiam oni diskutis pri eble necesaj ŝanĝoj de la landa himno en la 2023-a jaro.[2]

Sompek verkis aĵojn por viraj korusoj, viraj kvaroj (ofte sur poemojn dialektajn), diversajn kantojn, aĵon por arĉa kvarteto kaj soldatan marŝon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Haslauer erteilt Forderungen zur Änderung der Salzburg-Hymne klare Absage." Ĉe: Der Standard, 26.4.2023
  2. Ludwig Laher: "Das Horst-Wessel-Lied fürs Salzburger Glockenspiel." Ĉe: Der Standard, 13.6.2023

[[kategorio:Pedagogoj]