Ernst Julius Theodor Salzmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernst Julius Theodor Salzmann
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1792 (1792-05-16)
en Schnepfenthal
Morto 14-an de novembro 1855 (1855-11-14) (63-jaraĝa)
en Gotha
Familio
Patro Christian Gotthilf Salzmann
Okupo
Okupo forstisto
vdr
Memortabulo por la forstisto Ernst Salzmann en Luisenthal-Triefstein kiun oni muntis en la mortojaro lia

Ernst Julius Theodor SALZMANN (naskiĝinta la 16-an de majo 1792 en Waltershausen-Schnepfenthal, mortinta la 14-an de novembro 1855 en Gotao) estis germana geodeziisto kaj forstisto. Li estis la filo de la famekonata pedagogo kaj teologo Christian Gotthilf Salzmann, estro de Salzmann-lernejo (Schnepfenthal).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post lernejfrekvento en la naskiĝurbo inter 1799 akj 1809, Salzmann trejniĝis fare de Heinrich Cotta en Schwallungen kaj ekde 1811 en Tharandt kie Salzmann mem ekpraktikis termezuriste sub la gvidado de Cotta. Je pasko de 1812 li ekdeĵoris en Georgenthal kaj iĝis jam en 1813 oficiala forstgvidanto (Forstkondukteur). Post reveno el kampanjo kontraŭnapoleona li dediĉis sin ĝis 1825 daŭre al la mezuradoj de duklandaj forstaĵoj loĝante en Friedrichroda, Rödichen, Ohrdruf, Zella-Mehlis. Tiukampe li evidentiĝis esti treege lerta persono. Krome li ankaŭ faris administradajn kaj protektadajn laborojn (ekz. en la buroo de la Forsta oficejo Schwarzwald en Ohrdruf).

En 1825 li posteulis von Einsiedel, la landan ĉefĉasiston, kiel inspektisto kaj financdisponigisto. La duka ĉambro de Gotao avancigis lin kariere per nomumo je tria sekretario en la 1.2.1829 kaj jam en julio de la sama jaro li iĝis Forsta komisaro (Forstkommissär). Liaj laborkampoj estis kiel antaŭe pri taksado kaj mezurado kaj enburue kaj enarbare. En 1830 li ekresponsis pri la planadĉambro kaj en 1832 li iĝis unua Forsta sekretario; en 1834 li rifuzis vokon je lukra posteno en Braunschweig. Pro tio li honoritis per la titolo Forsta konsilisto (Forstrat). En la 16.3.1840 li iĝis Ĉambra asesoro kun sid- kaj voĉdonrajto en la kolegio kie li denove ĉefe traktis forstrilatajn aferojn. En la 2.1.1846 li iĝis Supera forsta konsilisto; tiam li vere estis la plej grava persono en tekniko forstilata en al duta dukaldno.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Salzmann havis multajn meritojn koncerne la forstadon en la duklando Saksio-Meiningen ĉiukampe kaj antaŭenpuŝis ankaŭ modernen vojfaradon en la Turingia Arbaro. Li bone kapablas orientigi sin nature kaj rememoris multon kio helpis ege dum liaj inspektistaj vojaĝoj kiujn li faris eĉ cum veteraĉo. Kune kun la forstisto Schrödter de Georgenthal li kreis novan forstadministran sistemon kiun li priskribis mem detale en 1855.[1] Jam dum la 1840aj jaroj li atentigis la politikistojn pri la graveco de bona enarbara vojaro. Similaĵoj ekzistis tiam nur en partoj de Hesio. Salzmann ankaŭ interesiĝis pri la pligrandigo de enspezoj el arbara kaj terena kultivadoj. En la regiono de Poznan kaj en aŭstraj teritorioj li akiris grundojn por la duklando. Pro superŝutiĝo labora li bedaŭrinde ne trovis tempon por verki fake. Lia bonaj observadkapabloj kaj ŝato de la birdoj en la arbaroj iomente rekoneblas en suplementaĵoj de fakgazeto el 1858.<ref>Supplemente zur Allgemeinen Forst- und Jagbzeitung (I. Band, 1858. p. 67); artikoltitolo: "Material für den Entwurf eines Gesetzes zum Schutze der Insekten und andere schädliche Thiere vertilgenden Vögel".

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En Luisenthal ĉe Triefstein-faŭko muntitis roke memortabulo por li kun la teksto: Dem Andenken ihres unvergeßlichen Oberforstraths Salzmann die Forstbeamten des Herzogthums Gotha. 1855. La vojo Salzmann-strato en Distrikto Ilm ankaŭ nomitis por li.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Komparu Protocolle über die VI. Versammlung der Forstwirthe aus Thüringen, abgehalten 1855 zu Reinhardtsbrunn, p. 11—17

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Allgemeine Forst- und Jagdzeitung 1856, p. 160 (nekrologo de Diezel
  • Bernhardt, Geschichte des Waldeigenthums u. s. w. III. p. 271
  • Heß, Lebensbilder hervorragender Forstmänner u. s. w., 1885, p. 305

Fonto[redakti | redakti fonton]

Heß, Richard, "Salzmann, Ernst Julius Theodor" en: Allgemeine Deutsche Biographie 30 (1890), p. 297-299 kio relegeblas tie ĉi interrete.