Ernesto Tudela Flores

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ernesto TUDELA FLORES (naskiĝis en 1894, mortis fine de januaro 1974 en Valencio, Hispanio) estis unu el la plej elstaraj figuroj en la hispana Esperanto-movado kaj ĝia plej grava Esperanto-vortaristo de la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj.

Interalie Tudela Flores estas la aŭtoro de ampleksa vortaro por hispanlingvanoj Vocabulario Español-Esperanto. D-ro Tudela Flores estis dum jardekoj fidela membro-subtenanto kaj membro-abonanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA), je kies nomo li dum pluraj jardekoj funkciis kiel delegito en Valencio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Vocabulario Español-Esperanto (1956)
  • Vocabulario Esperanto-Español (1959)
  • Diccionario elemental Español-Esperanto y Esperanto-Español (1963)

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Vocabulario Español-Esperanto

Citaĵo
 La jam delonge atendata vortaro de D-ro Tudela finfine aperis en 528 paga

volumo, tole bindita en plaĉa prezento kaj formato (12,5 x 17 cm.) kaj klare legebla litertiparo en zorga preso. Ĉiuj ja scias kiom akre estis sentata ĝis nun la manko de bona vortaro Hispana-Esperanto, ĉar la antaŭaj eldonoj jam estis delonge elĉerpitaj. Recenzi vortaron estas ja delikata tasko. Certe niaj legantoj interesitaj pri leksikologio tion scias: kompili vortaron postulas grupan laboron de fakuloj aŭ personoj kun similaj studoj. Nur tiel, la laboro povas doni kontentigan rezulton kaj plenumi sian celon. En alia okazo la rezulto povas esti bedaŭrinda, kaj la sekvojn suferos tiuj, kiuj, en okazo de traduko, trovos en la vortaro erarigajn aŭ neprecizajn esprimojn anstataŭ la bezonatan vorton. Nur tiuj, kiuj jam estis devigitaj traduki verkaĵon en Esperanton, ĝuste valoros la klopodojn de konscia kaj kompetenta vortaristo. Ekde la unuaj eldonoj de liaj vortaroj, niaj legantoj taksis kaj laŭtigis la kapablojn de D-ro Tudela kiel vortariston. En nia revuo oni ofte legis pri la granda estimo kiun li ĝuas ĉe la esperantistoj pro lia daŭra klopodo por altigi nian leksikologion en rilato kun la hispana lingvo, do mi aldonos nenian komentarion pri ĉi tiu punkto. Mi diros nur, ke la eldono de ĉi tiu vortaro prezentas konsiderindan plibonigon en komparo kun la antaŭa eldono. Oni devas bedaŭri nur tion, ke la aŭtoro estis devigita kripligi sian verkon pro eldonaj postuloj, kio senis la vortaron je vortoj kiaj: (mi hazardas la paĝon) inconmovible, inexperiencia, innegable, intransigencia, insospechado... Tamen en aliaj lokoj troviĝas nenecesaj klarigoj. Sed ni ne diskutu pri vortelekto!

Resume: ni ĝoju ĉar ni jam havas bonan vortaron kiu kvankam ne estas kompleta, estos grava helpo kaj plia paŝo al pli altaj atingoj. Gratulon al la kompilinto ĉar lia tasko certe estis peniga kaj malfacila. 
— N. L. ESCARTIN. Boletín n156 (jul 1966)

Pri Diccionario elemental Español-Esperanto y Esperanto-Español (1963)

Citaĵo
 La meritplena kaj — de la Esperantistaro bone konata — Dro Tudela, denove aperas sur la verkista tereno kun tiu malgranda, sed utilega libreto.

Pri la ŝajna facileco tamen grandega malfacileco de la vortarverkado mi ne ripetos tion, kion mi jam diris okaze de la « Vocabulario Esperanto-Español» de la sama aŭtoro. La nuna estas trafa resumo de la unua. Alloga, belaspekta, mirige pura de preseraroj—kio honorigas kaj la aŭtoron kaj la kompostistojn—ĝi enhavas sufiĉe ampleksan vortnombron por la ĉiutaga bezonaĵo. Principe, same en la Esperanta kaj en la Hispana parto, al ĉiu vorto korespondas nur alia vorto, sed tiel bone elektitaj, ke oni trovas la tradukon de tute novaj ideoj (gamberro, television, fuselaje...) Kompreneble, la plursencaj vortoj havas la koncernajn tradukojn, ekz: Curiosa (scivolema, purega, kurioza), Errar (vagi, erari, maltrafi.) La nuntempaj pedagogoj konsilas ke la lernantoj posedu kaj uzu la vortaron ekde la unuaj lernejaj gradoj. Se tio necesas por la gepatra lingvo des pli por la studantoj de alia lingvo. Vortaro devas esti la ĉiama kunulo de ĉia klera homo, de la lernanto, de la vojaĝanto, ĉar eĉ la plej lerta, okaze, trovas nekonatan vorton aŭ forgesas ĝustan ideon. Tiu vortareto plene plenumas tian bezonon. Ĝia formato, ĝia maldikeco permesas ĝin porti, senĝene, en la poŝo aŭ en la mansako. La maturaj esperantistoj havu plej ampleksan vortaron sur sia labortablo; sed ĉiuj, novaj kaj malnovaj, veteranoj kaj freŝebakitaj, ni kunportu ĉiam tiun novan eldonaĵon, kiun mi ne hezitas varme rekomendi al la legantoj.

La Esperantistaro ŝuldas ankoraŭ al D-ro Tudela unu tutmeritan laboraĵon. 
— A. Núñez Dubús. Boletín n136 (jan 1963)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]