Ernest Donald Durrant

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ernest Donald DURRANT (naskiĝis la 24-an de julio 1907 en Woodbridge) estis angla asekuristo kaj esperantisto, kunlaborinto de Plena Ilustrita Vortaro pri aviadiloj kaj militaferoj.

Durrant okupis sin aparte pri nacigazeta propagando. Pro liaj klopodoj la angla Unio por la Ligo de Nacioj instigis la Ligon rekonsideri la helplingvan demandon. Li verkis artikolojn por Heroldo de Esperanto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1940: Armea terminaro. En: Jarlibro de Internacia Esperanto-Ligo 1940. 2a Parto. Rickmansworth: Internacia Esperanto-Ligo [IEL], [1940], p. 21-47.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.