Saltu al enhavo

Erlenbach (Speyerbach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erlenbach
rivero
Bazaj informoj
Situo Rejnlando-Palatinato, Germanujo
Rivera reto Rejno
Longeco ĉ. 5 km
Fluo
Fonto ĉe la Eschkopf-masivo
- Alteco super marnivelo 464 m
- Koordinatoj 49° 18′ 45″ N, 7° 50′ 41″ O (mapo)49.31257.8447222222222
Enfluejo apud Speyerbrunn en la rojo Speyerbach
- Alteco 294 m
- Koordinatoj 49° 20′ 57″ N, 7° 52′ 12″ O (mapo)49.3491666666677.87
Altecodiferenco 170 m
Geografio
Map
Erlenbach
vdr

La rojo Erlenbach en la Palatinata Arbaro (Palatinato, Rejnlando-Palatinato) estas la ĉefa fonto kaj la plej forta alfluanto de la rojo Speyerbach.

La Erlenbach fontas oriente de la Palatinata ĉefa akvodislimo ĉe la Eschkopf-masivo (alteco 609 n) en alteco de 460 m super marnivelo- La fonto estas masonita kaj nomiĝas Husarenbrunnen (husaro-puto).

Jam post 5 km la rojo enfluas en komunumparto Speyerbrunn de la komunumo Elmstein.

De la huzara puto ĝis la enbuŝiĝo en la Rejnon en Speyer la sistemo Erlenbach/Speyerbach longas 60 km. Ĝi havas akvokolektan areon de 596 km².

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]