Endre Bereczky

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Endre Bereczky [berecki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bereczky Endre estis hungara kemiisto, profesoro.

Endre Bereczky [1] naskiĝis la 8-an de novembro 1896 en Budapeŝto. Li mortis la 2-an de aŭgusto 1973 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Endre Bereczky akiris diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1921. Post siaj studoj li laboris en Ĉeĥoslovakio, li havis altajn postenojn en uzinoj pri cementoj. Depost la 2-a mondmilito li hejmenvenis kaj li estis uzinestro en Selyp, kie li okupiĝis pri produktado de cementoj. Inter 1951 kaj 1964 li estis profesoro kaj katedrestro en Universitato de Panonio, kie en la studjaro 1953 li estis dekano. En 1952 li kandidatiĝis, en 1964 li pensiuliĝis, sed poste en instituto en Budapeŝto li esploris plu.

En 1949 li ricevis premion Kossuth.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Építőipari anyagtan (1950) - studenta lernolibro

Fontoj[redakti | redakti fonton]