Emma Hartmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emma Hartmann
Persona informo
Naskonomo Emma Sophie Amalia Zinn
Aliaj nomoj Frederik Palmer
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1807 (1807-08-22)
en Kopenhago
Morto 6-an de marto 1851 (1851-03-06) (43-jaraĝa)
en Kopenhago
Ŝtataneco Danio
Familio
Edz(in)o Johan Peter Emilius Hartmann
Infanoj Emil Hartmann • Carl Hartmann
Okupo
Okupo komponisto
vdr
Emma Hartmann
Kovrilpaĝo de la eldono de la kvina volumo de la romancoj de Hartmann, 1853
La Zinn Domo ĉe strato Kvæsthusgade 3 en Kopenhago

Emma Sophie (ZINN) HARTMANN (1807-1851) estis dana komponistino. [1] [2]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi kreskis en medio de riĉa kultura socia vivo. La hejmo de ŝiaj gepatroj Johann Friederich Zinn kaj Eva Sophie Juliane Oldeland, estis ofte vizitata de komponistoj kiel Christopher Weyse kaj Frederik Kuhlau. Do, de junaĝo Emma povis ĝui riĉan ĉambran kaj kantitan muzikon, kiu muldis ŝian muzikan guston.

Emma Zinn frekventis anglan lernejon, kaj ŝi studis kantadon kaj pianon ĉe la germandevena muzikinstruisto P. Götze kaj la komponisto Andreas Peter Berggreen.

Jam ekde la aĝo de 15-16 jaroj ŝi decidis edziniĝi al Johan Hartmann. La geedziĝo certe efektiviĝis, sed nur jarojn poste, ĉar ili devis atendi ĝis li finos siajn juristajn studojn kaj povu vivteni familion. La paro havis 10 infanojn.

Je siaj 19 jaroj ŝi aliĝis al Garnison-Preĝejo kiel orgenisto. Danke al ŝia elstara pozicio en la muzika vivo de la urbo, ŝia amika rondo inkludis multajn muzikistojn kaj kulturajn personecojn, kiel la faman danan verkiston Hans Christian Andersen, kiu estis ofta kaj bonvena gasto en ŝia hejmo.

La geedzoj Hartmann organizis muzikajn renkontiĝojn unufoje semajne. En tiaj okazoj oni ludis ĉambrajn muzikojn, kantojn kaj romancojn distre kaj malstreĉite.

Verkado[redakti | redakti fonton]

Emma Hartmann komencis komponi serioze nur kiam ŝi estis proksimume 40-jaraĝa. Sed estas indicoj pri ŝiaj provoj muzikigi poemojn multe pli frue, same kiel ŝi ofte turnis sin al la piano por lasi al sia humoro esprimi sin per muziko.

Ŝia unua publikigita komponaĵo estis muziko por balo de la Studenta Asocio en februaro 1841. Sub la impreso de la ribelo de 1848 ŝi komponis melodion sur la patriota poemo de Hans Christian Andersen “Batalkanto” (Slagsang), ĉar ŝi volis esprimi sian opinion pri la nacia disputo kiu kaŭzis la Trijaran Militon. Kvankam ŝia edzo volis publikigi la melodion, ŝi ne finis ĝin. Malgraŭ tio, tiu melodio markis turnopunkton en ŝia rilato kun muziko: instigita de sia edzo, de proksimuloj kaj de la bonega amatora violonĉelisto Ernst Weis, ŝi verkis serion da romancoj en la sekvaj jaroj.

Ŝia deirpunkto por komponado ne estis tre favora, ĉar ŝi povis nur tre malfacile traduki siajn muzikajn ideojn en partituron. Sed Weis proponis helpi ŝin pri la notacio. Kvankam la komponado okazis per peniga procezo, ili elstaras kiel tute escepte bone ellaboritaj.

Estis publikigitaj kolektoj kun 22 romancoj kaj kantoj, plej multaj el ili estis verkitaj sur tekstoj de lirikaj poemoj de Christian Winther, Henrik Hertz, Frederik Paludan-Müller kaj la finna-sveda poeto J.L. Runeberg. Simpla melodio karakterizas la kantantajn voĉojn, kiu servas por plifortigi la tekston, dum la postulemaj pianaj akompanoj rekreas la kortuŝan enhavon de la poemo.

Krom tiuj publikigitaj romancoj kiuj aperis inter 1848 kaj 1853, Emma Hartmann lasis similan nombron da kantoj nepresitaj, eĉ parte nefinitaj. Kolekto de danceblaj pecoj, kiujn ŝi kreis en la 1840-aj jaroj, estis kreitaj kiel pianaj improvizaĵoj, kaj estis publikigitaj de ŝia familio en 1907, dum la centjariĝo de ŝia naskiĝo. [3]

Ŝi publikigis siajn verkojn sub la pseŭdonimo Frederik H. Palmer. La nomo kiun ŝi elektis facile povus esti rigardata kiel pseŭdonimo: ĝi devenas de rakonto “Extremes” de la dana verkistino Thomasine Gyllembourg, kiu ankaŭ estis publikigita anonime. Tiel Emma Hartmann ligiĝas per sia pseŭdonimo al alia tiutempa virino kiu devis kaŝi sin por ne altiri la socian atenton.

La pseŭdonimo de Emma Hartmann estis rivelita nur en 1869, post ŝia morto, kiam la “Manlibro de Anonimeco kaj Pseŭdonimoj en Dana Literaturo” estis publikigita. [4]

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 140 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Viennese waltz, 1841
  • Galopade, 1841
  • romancoj kaj kantoj 1-V, 1849-53 (11 kantoj)
  • Kolektita Enamiĝojn kaj Kantojn, 1892 (22 kantoj)
  • Kolektita pianajn laborojn
  • Pluraj neeldonitaj kantoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Emma Hartmann (1807–1851)". Dansk Kvindebiografisk Leksikon. Prenita la 1-an de januaro 2020.
  2. Sadie, Julie Anne; Samuel, Rhian (1994). The Norton/Grove dictionary of women composers. ISBN 9780393034875. prenita la 4-an de oktobro 2010.
  3. Jensen, Anne Ørbæk (2003). "Emma Hartmann 200 år" (en la dana). Det Kongelige Bibliotek. Prenita la 20-an de decembero 2010.
  4. "Emma Hartmann 200 år" (en la dana). Royal Danish Library. prenita la 1-an de marto 2018.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]