El la Intima Libro de la Verd-urbaj E-istoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El la Intima Libro
de la Verd-urbaj Esperantistoj
El la Intima Libro de la Verd-urbaj Esperantistoj
El la Intima Libro
de la Verd-urbaj Esperantistoj
Aŭtoro Atanas Atanasov
Eldonjaro 1927
Urbo Sofio
Eldoninto Posrednik
Paĝoj 72
vdr

El la Intima Libro de la Verd-urbaj Esperantistoj [1] estas libro verkita de Atanas Atanasov (Ada). Ĝi estas eldonita 72-paĝe en la jaro 1927, fare de Posredik el Sofio.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Rakontoj aŭ scenetoj pri la ĉegrupa vivo. La lingvo estas tre bona, la humoro ofte tikle agrabla. 
— 1928, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 8
Citaĵo
 En la Esperanto-klubo de Sofia dika libro kolektas pensojn, sentojn kaj impresojn de la vizitantojn. Ni legas en ĝi versetojn, provetojn, bonhumorajn rakontetojn, komikajn notojn el nia movado, eldirojn de eminentuloj, diskutojn, ktp. Bonaj estas lingvo kaj stilo.
Sed aĉa papero, aĉa presado, kiom da farbmakuloj, eldono tuta fuŝita. 
— 1927(1965), Historio de Esperanto, II, paĝo 627
Citaĵo
 La bulgara ministro por popola instruado fermigis en aprilo ĉiujn por lernantoj ekzistantajn kursojn pri Esperanto ĉe la lernejoj kaj malpermesas formi gimnazianajn E.-societojn, disvastigi kaj ricevi E.-gazetojn. Kiu Esperantisto ne rememorus la similajn malpermesojn de la franca ministro por popola instruado en 1923? Tial jena broŝuro de meritplena Ada (Atanas D. Atanasov) estas leginda. Vere ja estas nur imagita vivo, de kiu tiu ĉi „intima libro“ estas kvazaŭ albumo, kroniko; tamen ĝi bazas sur efektiva reale vivo de bulgaraj esperantistoj. Duoble konsiderinda, se ni imagas iliajn malfacilajojn, vidas iliajn idealismon kaj neŝanceliĝemon. 
— N. Hovorka, Aŭstria Esperantisto n,49 (dec 1928)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 5398, paĝo 446

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]