Ekzistencialistaj Herooj en la Literatura Verkaro de J.-P. Sartre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ekzistencialistaj Herooj
en la
Literatura Verkaro
de J.-P. Sartre
Ekzistencialistaj Herooj en la Literatura Verkaro de J.-P. Sartre
Ekzistencialistaj Herooj
en la
Literatura Verkaro
de J.-P. Sartre
Aŭtoro Colette Llech-Walter
Eldonjaro 1958
Urbo Perpinjano
Eldoninto Centre Culturel Espérantiste
Paĝoj 72
vdr

Héros Existentialistes dans l' Oeuvre Littéraire de J.-P. Sartre/Ekzistencialistaj Herooj en la Literatura Verkaro de J.-P. Sartre estas libreto verkita de Colette Llech-Walter pri la verkaro de Jean-Paul Sartre kaj pri la ekzistadismo. Temas pri la teksto de prelego farita okaze de la Universala Kongreso de Esperanto en Marsejlo en 1957. La Centre Culturel Espérantiste de Perpinjano eldonis ĝin dulingve france-Esperante en 1958. La antaŭparolon redaktis Giorgio Canuto.

Citaĵo
 ...Mi volis simple, provi esprimi kelkajn ĉefajn ideojn, kiuj tute speciale impresas dum la legado de la Sartra verkaro.
Tiucele, mi elektis ekzemplojn en la verkoj la plejtaŭge alireblaj por la ne-ensekretigitaj personoj, tio estas en la romanoj, la noveloj kaj la teatraĵoj.
Unuvorte, mi precipe klopodis por doni al la ne-ensekretigitaj personoj la deziron sin okupi propramove pri la studado de la pensokapablo de Sartre, aŭ funde esplori la konon kiu jam ili povus havi pri tiu temo...
...Tamen, "Ekzistencialismo" estas eble la malplej skandala kaj la plej morrigora el ĉiuj filozofiaj sistemoj. Ĉiuokaze, ni elektis ĝin kiel temon de nia nuna prelego, ĉar ĝi estas la filozofia sistemo kiu povas, kiel eble plej multe, interesi la homan estaĵon...
...Ŝajnis al ni interese limigi nin, inter la filozofoj, al tiu kiun oni konsideras en Francujo kiel la vera pioniro de la ekzistencialismo, al tiu ankaŭ, kies verkaro okazigis la plej grandan indignon, Johano-Paŭlo Sartre. - Aliparte, oni povas konsideri tute prave Sartre kiel la teoriiston de la ateistaj ekzistencialistoj... 
— Enkonduko de la aŭtoro

La verko enhavas ekstrakton el la fama verko La Muŝoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]