Ekspocentr (Moskvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekspocentr

LandoRusio
SituoMoskvo
- koordinatoj55° 45′ 3″ N, 37° 32′ 38″ O (mapo)55.750937.5438Koordinatoj: 55° 45′ 3″ N, 37° 32′ 38″ O (mapo)

Konstrutempo1977—1978

Ekspocentr (Eŭropa Ruslando)
Ekspocentr (Eŭropa Ruslando)
DEC
Ekspocentr
Ekspocentr
Lokigo de Eŭropa Ruslando en Rusio

Ekspocentr (Moskvo)
Ekspocentr (Moskvo)
DEC
Ekspocentr
Ekspocentr
Map
Ekspocentr

Vikimedia Komunejo:  Moscow Expo Center [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Centra ekspoziciejo "Ekspocentr" (ruse Центральный выставочный комплекс "Экспоцентр", ЦВК Экспоцентр[1]) estas unu el la plej grandaj ekspoziciaj organizaĵoj de Moskvo. Tie okazas multaj fakaj internaciaj ekspozicioj.

Ĉefdirektoro de la centro estas Sergej Sergejeviĉ Bednov (ekde 2012).

"Ekspocentr" situas en centra parto de Moskvo sur teritorio (tereno 1) de Moskva-Siti (tereno 1). Proksimaj metrostacioj: 040 Vistavoĉnaja, 080 Delovoj centr).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekspocentr devenas de specialaj organizaĵoj, aperintaj en Sovetunio por okazigo de diversaj internaciaj ekspozicioj.

En 1970 Registaro de Sovetunio ricevis proponon pri aperigo de nova granda ekspoziciejo centre de la urbo sur bordo de Moskva-rivero. La unua ekspoziciejo estis malfermita en 1977; jam en 1978 ĝi akceptis unu el la plej grandaj fakaj ekspozicioj — pri lignoprilaboro[2].

Dum 1980-aj jaroj la ekspozicia centro rapide evoluis. Nelonge post apero de la pavilono 1 ekfunkciis pavilonoj 2 kaj 3, kaj ankaŭ "Forumo" (ruse Форум) — unika arkitektura objekto: vitra piramido, simbolo de "Ekspocentr"[2].

En 2002 estis konstruita pavilono 7, kio ebligis disvastigi kongresan agadon, ĉar ĝi enhavis konferencan halon por pli ol 300 homoj[2].

Ekde sia apero Ekspocentr akceptis pli ol 6 000 ekspozicioj[3].

Ĉefdirektoroj laŭ jaroj[4]:

Periodo Gvidanto
19591964 Aleksandr Saag
19641970 Konstantin Smoljanov
19701973 Ĥaĉik Oganesjan
19731977 Aleksandr Pavlenko
19771979 Lev Garusov
19791984 Vladimir Korsikov
19841990 Stanislav Miĥajlov
19902002 Igorj Denisov
20022012 Vladimir Malkeviĉ
ekde 2012 Sergej Bednov

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oficiala nomo laŭ ĉefa retejo
  2. 2,0 2,1 2,2 Historio de Ekspocentr (ruse)
  3. Pri ekspozicioj (ruse)
  4. Estroj de Ekspocentr Arkivigite je 2014-08-20 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]