Einar Arnórsson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Einar Arnórsson
Einar Arnórsson
Einar Arnórsson
Persona informo
Einar Arnórsson
Naskiĝo 24-a de februaro 1880
en Islando Islando
Morto 29-a de marto 1955
Lingvoj islanda vd
Ŝtataneco Islando vd
Alma mater Universitato de Kopenhago vd
Partio Sendependecpartio, Sendependecpartio
Profesio
Okupo politikistojuĝisto • universitata instruisto • advokato vd
Islandministro
Dum 4-a de majo 19154-a de januaro 1917
Antaŭulo Sigurður Eggerz
Sekvanto (Jón Magnússon estis la unua ĉefministro)
Justicministro
Dum 16-a de decembro 194221-a de septembro 1944
Antaŭulo Jakob Möller
Sekvanto Björn Þórðarson
Instruadministro
Dum 16-a de decembro 194221-a de septembro 1944
Sekvanto Björn Þórðarson
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Einar.

Einar Arnórsson (naskiĝis la 24-an de februaro 1880, mortis la 29-an de marto 1955) estis islanda juristo, redaktoro kaj politikisto. Li estis la lasta Islandministro.

Einar Arnórsson estis parlamentano de la Sendependecpartio kiam sampartiano Sigurður Eggerz rezignis por protesti kontraŭ reĝa decido. Einar elektiĝis kiel sia posteulo, kaj klopodis eviti la saman konflikton pri kiu Sigurður Eggerz rezignis. La sekvo estis partigo de la partio (en laŭlarĝe kaj laŭlonge, is. þversum kaj langsum).

Post parlamentelektado en 1916 sia partiparto malvenkis, kaj la tripartia registaro de Jón Magnússon anstataŭis lin.

Einar estis parlamentano de la malnova Sendependecpartio ĝis 1919, kaj parlamentano por la posta Sendependecpartio 1931-1932.

Li estis ministro en la eksterparlamenta registaro 1942-1944.

Einar estis estimita juristo kaj multon verkis kaj pri juro kaj historio.

Sia filino Ingibjörg estis la unua edzino de verkisto Halldór Laxness.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]