Saltu al enhavo

Efraim Israel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Efraim Israel
Persona informo
Naskiĝo 23-an de junio 1944 (1944-06-23) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraĉeĥafrancahebreagermana vd
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (–1968) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo tradukisto
bohemisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Bohemistiko, traduko, tradukoj el la hungara, tradukoj al la hungara, tradukoj el la ĉeĥa, traduko al la ĉeĥa kaj tradukoj el la franca Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Efraim Israel, hebree אפרים ישראל, hungara nomo Hap Béla, naskiĝis la 23-an de junio 1944 en Budapeŝto) estas israela hungardevena bohemisto kaj tradukanto el la hungara, ĉeĥa, franca, hebrea kaj germana en la unuajn tri el la menciitaj lingvoj.

Li studis fakojn pri latino kaj la franca ĉe la budapeŝta Universitato Eötvös Loránd, kiun li finis en 1968. Samjare li komencis lerni la ĉeĥan kaj studis ĝin postdiplome ĉe la sama universitato.

Inter la jaroj 1969-1985 li aktivis kiel redaktoro en la budapeŝta fremdlingva eldonejo Corvina. En 1985 li elmigris en Israelon, kie li laboris ĝis emeritiĝo en la tiea Ministerio de Financoj.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Izráel, Izráel, Izráel... (en la hungara). Jerusalemo, 1990.
  • Holtak gondolata (= La lasta penso de mortintoj). La Majo de Karel Hynek Mácha en la hungara kun ampleksaj klarigaj tekstoj kun du interpretoj de la verkoj. Bratislavo, 2000.

En gazetoj[redakti | redakti fonton]

  • Studaĵoj kaj eseoj pri literaturaj, historiaj kaj aliaj temoj (Mácha, Olbracht, Erben, Coleridge, Eduard Beneš kaj aliaj.) en Kritický sborník, en Česká literatura Č. Akademie Věd, v Britské Listy, en bratislava Kaligram, en franca gazeto Kountrass k.a.

El liaj tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Froissart-Kroniko. Budapešť, 1970.
  • Bratří Čapkové: Adam stvořitel. (Adam la kreinto, Budapešť, 1973.
  • Bohumil Hrabal: Postřižiny. (Hartranĉo, Budapešť, 1978.)
  • Ze džbánu nekonečna. (El la kruĉo de senfineco. Elekto el poemoj de hungara poeto Sándor Weöres, tradukitaj kune kun Václav Daňek. Praha, 1978.)
  • Rejtett történelem (= Kaŝita historio). Elekto el poemoj kaj eseoj de Otokar Březina. Budapest, 1983)
  • Václav Havel: Audiencia (Aŭdienco) kaj Vernisáž (Inaŭguro). Hungara samizdato, 1984.

Plue tradukoj el la verkoj de Karel Jaromír Erben, Jakub Arbes, Ladislav Fuks, Ota Pavel, Jaroslav Seifert, Vladimír Holan, Vítězslav Nezval k.a.