Eero Huovinen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eero Huovinen
Persona informo
Naskonomo Eero Lauri Juhana Huovinen
Naskiĝo 27-an de oktobro 1944 (1944-10-27) (79-jaraĝa)
en Helsinko
Religio Evangelia-Luterana Eklezio de Finnlando vd
Lingvoj finn-ugra lingvarofinna vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Familio
Patro Lauri Huovinen vd
Gefratoj Sakari Huovinen • Pentti Huovinen vd
Profesio
Okupo pastro • teologo vd
episkopo de Helsinko
Dum 1991–2010
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eero Lauri Juhana HUOVINEN (naskiĝinta 27-an de oktobro 1944 en Helsinko) estas finna episkopo. Li fariĝis pastro en 1970 kaj doktoro de teologio en 1978. Lia disertaĵo rakontas pri pensado de Hans Küng. Huovinen fariĝis episkopo de Helsinko 1991. Huovinen skribis pri pastreco de virino sed ne tre forte apogis kaj ne tre forte malapogis ĝin. Li ricevis pension en 2010. Antaŭe Huovinen laboris i.a. kiel profesoro de dogmoteologio en la Universitato de Helsinko. Li esploris i.a. pensadon de Martin Luther kaj novan katolikan teologion. Li estas konata publika diskutanto. Li diskutis publike i.a. pri la cunamo en 2004. Li estas elektita kiel "la plej pozitiva finno." En 1999 li skribis katekismon. Sinodo akceptis ĝin.

Li havis vere gravajn taskojn rilatajn al la prezidantoj: En 2017 li benis prezidanton Mauno Koivisto ĉe sia entombigo. Sekvantjare Huovinen baptis Aaro Niinistö-n, filon de prezidanto Sauli Niinistö kaj Jenni Haukio. En 2023 li benis prezidanton Martti Ahtisaari ĉe sia entombigo. Li skribis multajn librojn. Ankaŭ lia patro Lauri Huovinen estis konata pastro.