Edward Mills Purcell
Edward Mills Purcell | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Edward Mills Purcell | |||||
Naskiĝo | 30-an de aŭgusto 1912 en Taylorville, Ilinojso | ||||
Morto | 7-an de marto 1997 (84-jaraĝa) en Kembriĝo, Masaĉusetso | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Harvard • Universitato Purdue vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto • nuklea fizikisto • universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | nuklea fiziko vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Kenneth Bainbridge • Henry DeWolf Smyth vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Electricity and Magnetism vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Edward Mills PURCELL (naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1912 en Taylorville, Illinois, mortis la 7-an de marto 1997, Kembriĝo, Massachusetts) estis usona fizikisto, kiu malkovris en 1946 la fenomenon de la nukleomagneta resonado (NMR) en fluidaj kaj solidaj korpoj. Li ricevis pro tio Nobel-premion pri fiziko – kun Felix Bloch – en 1952.
Purcell gvidis dum la Dua Mondmilito radaresploran grupon en Kembriĝo, en radiada laboratorio de la Massachusetts Institute of Technology (MIT). Li ellaboris en 1946 la mezuradon de NMR. Tiu estis granda antaŭenpaŝo komapre al atomfaska metodo de Isidor I. Rabi.
Purcell iĝis en 1949 fizika profesoro de la Harvarda Universitato. Li rimarkis en 1952 la 21cm-an ondolongan radiadon de la neŭtra atoma hidrogenoen la interstelaro, kies ekziston antaŭvidis la nederlanda atronomo Hendrik Christoffel van de Hulst en 1944.