Eduardo Delehaye

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Eduardo Delehaye
Eduardo Delehaye en 2017
Eduardo Delehaye en 2017
Persona informo
Naskonomo Eduardo, Ardito, Francesco Delehaye
Naskiĝo 13-an de oktobro 1927
en Napolo, Kampanio, Itala reĝlando
Morto 5-a de majo 2019
en Napolo, Kampanio, Itala Respubliko
Tombo Napolo, Kampanio, Itala Respubliko
40.87316107414.2918658454
Lingvoj Esperanto
Loĝloko Napolo, Kampanio, Itala Respubliko
Nacieco italo
Ŝtataneco itala
Alma mater Università degli Studi di Napoli Federico II
Familio
Parencoj edzino Ida Mancinelli (ankaŭ esperantistino) kaj kvar filoj: Luigi, Elena, Vincenzo kaj Renato (tri geesperantistoj)
Okupo
Okupo Ŝtata mezlerneja profesoro de itala, latina kaj greka lingvoj kaj literaturoj
Okupiganto Esperantista
Hejma urbo Napolo
Politika partio komunista
Religia konfesio Kristanismo-Katolika Eklezio
Esperanto
Akademiano Membro de la Akademia Senato de la Itala Instituto de Esperanto (2003-2019)
Esperantistiĝis en 1972
vdr

Eduardo Delehaye (naskiĝis la 13-an de oktobro 1927 en Napolo, mortis la 5-an de majo 2019 en Napolo), ŝtata mezlerneja profesoro de itala, latina kaj greka lingvoj kaj literaturoj, estis itala esperantisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li loĝis en Napolo kun edzino Ida Mancinelli (ankaŭ esperantistino) kaj kvar filoj: Luigi, Elena, Vincenzo kaj Renato (tri geesperantistoj).

Fine de 1943, en la aĝo de 16 jaroj, tuj post la Liberigo de Napolo (1-an de oktobro 1943) de la Aliancaj Fortoj de la 15-a Armeo-Grupo (ordonita de brita Generalo Harold Rupert Leofric George Alexander), li prezentis sin kiel Volontulo ĉe Komando de la Aliancita 15-a Armeo-Grupo en Napolo, kiu provizore ekloĝis en la kazerno sur la tero, kiu tiam fariĝis Piazza Medaglie d'Oro ĉe napola kvartalo Arenella. Li estis sendita al Milita Oficejo de la Aliancaj Fortoj en Napolo situanta en Via Roma (la nuna Via Toledo), kie post intervjuo kun usona Oficiro, de itala-usona origino, kaj post kelkaj ekzamenoj en la angla lingvo, li estis redaktita kiel "Volonta Helpa Milita Interpreto", ĝis majo 1945.

Li plenumis sian servadon farante tradukojn de sendaĵoj, flugfolioj kaj afiŝoj kaj donante lecionojn pri itala lingvo al Aliancanoj Oficiroj kaj Nemisiitaj Oficiroj de;

Inter liaj studentoj estis ankaŭ Oficiroj de la Usona Mararmeo.

Mazzina socialisto, kontraŭfaŝisma, li alproksimiĝis al la "Rondo D'Ambra-Amendola" (Piazzetta Duca d'Aosta nomata Augusteo), la Rondo "Penso kaj Ago" kaj tiam la Junulara Agado, same kiel la "Suda Centro" (Via Mezzocannone) de la Partio de Agado. Pasita al la "Respublika Junulara Federacio" de PRI (Partito Repubblicano Italiano = Itala Respublika Partio), en sia "Junulara Klubo "Fratelli Bandiera"" de la napola kvartalo Vomero, li tiam fariĝis Kasisto de la "Napola Respublika Junulara Federacio", poste partoprenis la malfacilan referenduman kampanjon inter la Reĝlando kaj la Respubliko de marto/junio 1946. Li, poste, aliĝis al komunismo.

En 1946 li akiris la Klasika Altlernejan Diplomon ĉe la Ŝtata Klasika Mezlernejo "Jacopo Sannazaro" de Napolo kaj tiam la Magistrala Altlernejan Diplomon ĉe la Ŝtata Magistrala Instituto "Margherita di Savoia" en Napolo. Li diplomiĝis pri literaturo kaj filozofio ĉe la Universitato de la Studoj de Napolo (kiu poste estus nomata "Federico II") kun diplomita tezo titolita "La originoj de moderna angla eseo: Steele Addison". Li kapablis instrui itala lingvo kay literaturajn temojn kaj latinajn kaj grekajn lingvojn kaj literaturojn, kiujn li instruis en la Ŝtata Klasika Mezlernejo "Umberto" de Napolo, ĝis 1995, la jaro li emeritiĝis post 40 jaroj da servado.

Li partoprenis la eksperimentan Projekton ILSSE (Insegnamento della Lingua Straniera nella Scuola Elementare = Fremdlingva Instruado en la Elementa Lernejo) de la itala Ministerio pri Publika Edukado, de 1977-1985, kiel Instruisto (por la Lingvo Esperanto) kaj Kunordiganto. Sperto, kiun li praktikis eĉ en mezlernejaj klasoj (1991-1995).

Membro de la uryurio de la Internacia Premio de Poezio "Giovanni Pascoli" en Rimini (1978 kaj 1979), kunlaboranto de la revuoj "Rajto al Studado" en Napolo (1994) kaj "Il Sodalizio Letterario" en Rimini (de 1986 ĝis 1999). Aŭtoro de poemoj en la itala, Esperanto kaj napolitano, de literaturaj eseoj pri klasikaj kaj modernaj aferoj, de rakontoj, artikoloj kaj prelegoj pri diversaj aktualaj temoj, verkoj publikigitaj en revuoj, gazetoj kaj antologioj, li gajnas multajn naciajn kaj internaciajn premiojn.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Dum 50 jaroj fervora aganto, propagandisto kaj animo de la Esperanto-movado en Napolo (Italio):

de la loka Napola Esperanto-Grupo "Harmonio kaj Progreso";

Li estis Instrua Membro (ekde 25.09.1985), ĉe la provincaj, interprovinciaj kaj regionaj Katedroj de Napolo kiel Deputito Ĉefo, kaj Membro de la Akademia Senato de la Itala Instituto de Esperanto (ekde 2003), ĝis la dato de morto.
Fak-delegito por instruado / korespondado / interlingvistiko de la Universala Esperanto-Asocio.

Li estis, ankaŭ, inter aliaj, membro de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kaj de KKE (Kastora Klubo de Esperanto).

Partoprenanto al Belartaj Konkursoj de UEA:

Premioj[redakti | redakti fonton]

Li estis ornamita per:

  • Bronza Medalo kiel Meritema 3-a Klaso de la Publika Edukado, per itala Dekreto de la Prezidanto de la Respubliko de la 15.09.1979;
  • Ora Medalo por kvardekjara ĉesigita servo kaj emeritiĝo de la Ŝtataj Aŭtoritatoj de Edukado (1995);
  • n° 7 Verkitaj Laŭdoj de la Ŝtataj Aŭtoritatoj de Edukado (1959; 1966; 1977; 1978; 1979; 1990; 1995);
  • n° 1 Laŭdo de la Ŝtataj Aŭtoritatoj pri Edukado (1964);
  • Honora Legio de la Ordeno de la Kavaliroj de Vittorio Veneto (2012).