ESP Disk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ESP Disk
diskeldonejo vd
Dum 1963 - nekonata/nuntempe
Fondintoj Bernard Stollman vd
Lando Usono
TTT Oficiala retejo
vdr

ESP-Disk estas novjorka kompanio kaj muzikeldonejo fondita en 1964 fare de advokato Bernard Stollman.

Kvankam ĝi origine ekzistis por publikigi Esperanto-muzikon, ekde ĝia dua eldono (Spirita Unueco de Albert Ayler), ESP fariĝis la plej grava eksponento de tio, kio ofte nomiĝas libera ĵazo. ESP Disk ankaŭ publikigis registradojn de nekomercaj subgrundaj rokaj aranĝoj inkluzive de the Fugs, The Godz kaj Pearls Before Swine.