Eŭropa Ligo de Balbutulaj Asocioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa Ligo de Balbutulaj Asocioj
Komenco 1990
Sidejo [[]], [[]]
Retejo [http:// Oficiala retejo]
vdr

La Eŭropa Ligo de Balbutulaj Asocioj, ELSA Arkivigite je 2011-07-17 per la retarkivo Wayback Machine, fondiĝis en 1990 de 12 landaj asocioj cele al pli bona komprenemo de balbutado en Eŭropo. La laborado de ELSA estas rekonata de Internacia Labor-Oficejo, Monda Organizaĵo pri Sano, kaj Unuiĝintaj Nacioj. ELSA helpis fondi na Eŭropa Handikapo-Forumo.

Balbutado: malnovega problemo[redakti | redakti fonton]

Eble la unua skribaĵo pri balbutado estis mencio en la Malnova Testamento (Eliro 4-10), kie Moseo diris "Ho, mia Sinjoro, mi ne estas elokventa, nek de hieraŭ, nek de antaŭhieraŭ, nek de tiu tempo, kiam vi komencis paroli al via sklavo; ĉar mi havas nelertan buŝon kaj nelertan langon."

Ekde bibliaj tempoj, multaj fortaj estroj havas la saman problemon. Temas ekzemple pri brita reĝo Georgo la 6-a, Isaac Newton, Charles Darwin, Somerset Maugham, Lewis Carroll, kaj Marilyn Monroe.

Entute, unu elcento de la nuna mondo havas la saman problemon kiel Moseo. Ofte tiaj homoj tute ne kapablas elparoli tion, kion ili volas diri. ĉi tiu flumanko kaŭzas ne nur maleblecon komuniki efike sed ankaŭ malemon komuniki iom ajn pro malsukceso-timo. Pluraj balbutantoj do suferas tutan izoladon.

Malgraŭ, ke tra la mondo tiom da kunhomoj dolore balbutas, ŝajnas ke tre multaj nek scias nek volas scii pri la angoro de balbutantoj.

Ekzistas multnombraj klinikaj terapioj por la balbutuloj kun aliro al terapiejo, sed tamen, malgraŭ jardekoj da esplorado, establita porbalbuta kuracilo ankoraŭ ne haveblas.

Feliĉe, jam sukcese uzataj praktikaj sinhelpaj programoj povas esti bazo por granda redukto de balbuto-simptomoj.

Nuntempe klaras, ke por balbuta profito el la sinhelpa metodo, necesas ke sinhelpo estu facile kaj vaste havebla al ĉiuj minimumkoste.

Kio faratas por helpi la balbutularon[redakti | redakti fonton]

ELSA kreiĝis de 12 landoj cele al pli disvastigita scio-kompreno de balbutado, kaj cele al kunigo de la naciaj balbutaj sinhelpaj asocioj en Eŭropo.

Iuj landoj, inkluzive de multaj Eŭropaj, havas sendependajn neregistarajn asociojn, kutime karitatajn aŭ volontulajn, kiuj klopodas plibonigi balbutulajn statojn per diversaj metodoj ekzemple la jenaj:

  • provizo de neŭtralaj konsilo kaj informo pri balbuta terapiaro al ĉiaj tavoloj de la komunumo
  • antaŭenigo de pli granda kompreno de balbuto ĉe la publiko
  • okazigo de seminarioj, konferencoj, k.s. pri ĉiuj flankoj de balbutado
  • subteno de lokaj sinhelpaj grupoj
  • provizo de socia reto por kunigi balbutantojn ĉe diskutado kaj memterapio
  • presado de informplenaj bultenoj kaj revuoj pri ĉiuj flankoj de balbutado kaj terapio
  • provizo de komunikretoj por kontraŭbatali la izolecon kiun balbutuloj sentas.

Do la naciaj balbutulaj sinhelpaj asocioj en Eŭropo de du jardekoj celas, sendepende kaj sen supera fondusado, plibonigi la situacion de homoj invaliditaj aŭ malavantaĝigitaj pro balbutado.

Kial ELSA[redakti | redakti fonton]

ELSA estas transnacia transkultura organizaĵo. ĝi rajtas serĉi nur rimedojn disponeblajn al multnaciaj grupoj. Ĝi pliigas la informreton kaj novnivele lobias por balbutuloj. La ĉefaj celas de ELSA estas:

  • kunligi kaj antaŭenigi la kunlaboron de la naciaj organizaĵoj de Eŭropo
  • provizi forumon por interŝanĝo de konceptoj kaj spertoj pri balbutaj terapio kaj sinhelpo
  • helpi reprezenti la balbutulajn helpcelojn ĉe Eŭropaj kaj internaciaj instancoj
  • meti balbuto-temojn sur la Eŭropan pripensliston, kaj tiel certigi, ke la bezonoj kaj defioj kiujn frontas balbutantaj homoj estu traktataj Eŭropnivele.

La laboradon de ELSA agnoskas Internacia Labor-Oficejo en Ĝenevo, la Monda Organizo pri Sano en Ĝenevo, kaj la Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Vieno. ELSA membras en la Komisiono de la Neregistara Dialoggrupo de la Eŭropaj Komunumoj.

La estraro de ELSA konsistas el ĉiaj homoj, inkluzive de kelkaj kiuj profesias en balbutula terapio.

La rolo de la organizaĵo vaste ampleksas. Kelkaj el la unuaj prioritatoj estas:

  • krei kaj disvolvi datumbankon pri balbutado cele al pligrandigo de scioj kaj spertoj pri balbuto
  • plibonigi la servojn provizatajn de la naciaj sinhelpaj organizaĵoj
  • plialtigi la publikan konscion pri balbutado por certigi veran rekonon de ĉi tiu neglektita problemo
  • instigi integritan balbuto-terapiaron
  • akceli esploron kaj ideo-interŝanĝon, certigante ke bona terapia praktiko ripetiĝu, dum malsukcesintaj kaj malbonaj malripetiĝu.
  • subteni edukon de profesiuloj kaj volontuloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]