Duonreflekta spegulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sunokulvitroj kun unudirektaj vitroj

Duonreflekta spegulo, ankaŭ konata kiel unudirekta spegulo aŭ unudirekta vitro estas spegulo kiu estas parte reflekta kaj parte travidebla. Kiam je unu flanko de la spegulo estas hela kaj je la alia estas malhela, ĝi permesas spektadon de la mallumigita flanko al la alia, sed ne inverse.

Vera unudirekta spegulo ne konstrueblas, kaj fizike ne, povas ekzisti. Lumo ĉiam pasas ekzakte egale en ambaŭ direktoj. Tamen, kiam unu flanko estas hela kaj la alia tenita en mallumo, la pli malhela flanko iĝas nevidebla de la hela flanko, ĉar ĝi estas maskita per la multe pli brila reflektado de la hela flanko.

Konstruo[redakti | redakti fonton]

La vitro estas kovrita per maldika kaj preskaŭ-travidebla tavolo de metaloksido. La rezulto estas spegulanta surfaco kiu reflektas parton de la lumo kaj tralasas la reston. La optikaj trajtoj de la spegulo povas esti agorditaj, ŝanĝante la dikecon de la reflekta tavolo.

Uzo[redakti | redakti fonton]

Unudirekta spegulo estas tipe utiligata kiel ŝajne normala spegulo en hela ĉambro, kun pli malhela ĉambro sur la alia flanko. Homoj sur la hela flanko vidas sian propran reflektadon - ĝi aspektas kiel normala spegulo. Homoj sur la malhela flanko travidas la vitron - ĝi aspektas preskaŭ kiel travidebla fenestro. La lumo de la brila ĉambro reflektita de la spegulo reen en la ĉambron mem estas multe pli intensa ol la lumo elsendita de la malhela ĉambro. Tiel la reflektita bildo estas multe pli brila ol tiu elsendita de la malhela ĉambro. Inverse, la lumo reflektita reen en la malhela flankon estas superfortita per la lumo elsendita de la hela flanko. Tio permesas al spektanto, kiu troviŋas en la malhela ĉambro, observi la brilan ĉambron sekrete.

Kiam tiaj speguloj estas uzataj por unudirekta observado, la rigarda ĉambro estas konservita malhela. Tiuj observadĉambroj estis uzitaj:

  • de polico en pridemandadoĉambroj
  • en superbazaroj kie la direktoro povas observi kasejon
  • en televidaj serioj pri reala vivo
  • por kaŝe observi publikajn areojn
  • ......

Unudirektaj vitroj estas uzataj ankaŭ por fenestroj de veturiloj kaj oficejoj, kaj por sunokulvitroj. Ĝi troviĝas ankaŭ en optikaj mezuriloj kaj en televidaj aparatoj (ekzemple tele-sufloro).