Saltu al enhavo

Dubromoacetata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dubromoacetata acido
dubromoacetata acido
Kemia strukturo de la
Dubromoacetata acido
dubromoacetata acido
3D Kemia strukturo de la
Dubromoacetata acido
Kemia formulo
Br2HC-COOH
CAS-numero-kodo 631-64-1
ChemSpider kodo 11926
PubChem-kodo 12433
Fizikaj proprecoj
Molmaso 217.84 g mol−1
Denseco 2,382 g/cm3
Fandopunkto 32-38 °C
Bolpunkto 128-130 °C16 mm Hg
Sekurecaj Indikoj
Risko R11 R20/21/22 R34 R36/37/38 R40
Sekureco S9 S16 S24 S26 S36/37/39 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco 06 – Venena substanco
09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H301+311+331, H314, H317, H400
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P273, P280, P284, P303+361+353, P305+351+338
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)

Dubromoacetata acido, dubromoetanoata acidoBr2HC-COOH estas kemia kombinaĵo de bromo kaj acetata acido, kie du hidrogenatomoj de la metila grupo (-CH3) estis anstataŭataj de bromoatomoj. Dubromoacetata acido estas toksa substanco kaj afekcias la fekundecon de la mamuloj.[1].

Kiam uzata en akvotraktado ĝi estas danĝera substanco.[2][3]. Studoj faritaj kun ratoj konkludis ke kronika ekspozicio al dubromoacetata acido malgrandigas popolaron da esencaj folikloj.[4] Dubromoacetata acido agas kiel larmiga gaso kaj povas esti fatala kiam absorbita tra haŭto. Kiam ingestita ĝi kaŭzas gastrointestajn brulvundojn.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

acetata acido + 2bromo dubromoacetata acido + 2bromida acido


  • En 1858, William Henry Perkin (1838-1907) kaj Baldwin Francis Duppa (1828–1873) preparis dubromoacetatan acidon per varmigado de bromoacetata acido:[5]

Bromoacetata acido Dubromoacetata acido +karbona duoksido +metano

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Halogenidaj derivaĵoj de acetata acido[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]