Saltu al enhavo

Dries Van Langenhove

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dries Van Langenhove
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1993 (1993-05-11) (31-jaraĝa)
en Opwijk
Lingvoj nederlandaangla vd
Ŝtataneco Belgio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Genta Universitato Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Flandra Intereso Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
pipefitter (en) Traduki
politikologo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dries Van Langenhove (Dendermonde, 11an de majo 1993) estas la fondinto de la ekstremdekstra junulara movado Schild & Vrienden (nederlande, laŭvorte: Ŝildo & Amikoj), kiu en septembro 2018 landvaste famiĝis en Belgio post televida elsendo de Pano. Ekde 2019, li troviĝas en la frakcio de Flandra Intereso de la Ĉambro de Reprezentantoj.

Vivciklo[redakti | redakti fonton]

Li originas de Opwijk, Flandra Brabanto. Li sekvis trejnadon por politika sciencisto kaj tubisto kaj ekstudis juron en la universitato de Gento. Ĝis nun, li ankoraŭ ne atingis juristan magistron.

Schild & Vrienden[redakti | redakti fonton]

Frue en 2017, Van Langenhove fondis Facebook-grupon, kie memeoj kaj alia enhavo estis dividitaj. Ĝi rapide kreskis kaj plejparte rekrutis ĉe la konservativa Katholiek Vlaams Hoogstudentenverbond (KVHV) (nederlande, laŭvorte: flandra ligo de katolikaj universitataj studentoj). En 2013 Dries Van Langenhove partoprenis seminarion de la konservativega katolika organizaĵo Tradition, Family, Property (TFP) (angle, laŭvorte: tradicio, familio, proprieto) en delegacio de genta KVHV en la kastelo de Niepołomice en Pollando.[1]

Kiam la 2an de majo 2017 lektado de subministro Theo Francken en la Vrije Universiteit Brussel (nederlande, lavorte: libra universitato Bruselo) ne povis komenci pro studentmanifestacio, Van Langenhove mobilizigis membrojn de la retgrupo por "gvidi en la ĝusta direkto" sekvajn eventojn de Francken. Ĝis Aŭgusto 2017 li skribis en la konservativa retejo SCEPTR pri migrado kaj integrado. en Marto 2018, Schild & Vrienden gajnis amaskomunikilan atenton post kiam ili malsuprenigis flagon de Eŭropa manifestacio por pli humana rifuĝinta politiko ĉe la Gravensteen en Gento[2]

Pana raportaĵo[redakti | redakti fonton]

En 2018, ĵurnalisto de VRT Tim Verheyden sekvis Schild & Vrienden dum ses monatoj kaj raportis tion en la televida programo Pano . Li havis aliron al sekretaj grupoj de Facebook kajDiscord, divante seksistan, rasistan, antisemitan kaj perforto-kuraĝigan enhavon. Ekzemple, unu el la retmemeoj prezentas ridantan Adolf Hitler kun la teksto "You can’t be racist if there’s only one race",(angle, Vi ne povas esti rasista se estas nur unu raso). Van Langenhove neis partoprenon, sed Verheyden refutis ĉi tion, dirante, ke la konto de Van Langenhove dividis informojn, kiujn nur li povis koni. Post la elsendo de la raporto en septembro, la prokurorejo de Orienta Flandrio komencis juĝan enketon kontraŭ Schild & Vrienden kun domaj serĉadoj, ankaŭ ĉe Van Langenhove, kiu estis metita sub suspekton. [3] Rezulte de la raporto, disciplina proceduro ankaŭ estis komencita de Genta Universitato, kiu suspendis lin kiel studenta reprezentanto en la direktoraro de la universitato la 6an de septembro kaj rifuzis al li aliron al universitataj konstruaĵoj. Resume procedoj, limigita aliro al la biblioteko estis koncedita, tiel ke li povis fini sian tezon. [4]

La 17an de junio 2019, Dries Van Langenhove estis arestita pro pridemandado en la esploro pri li. Oni suspektas lin, interalie, pri malobservoj de la kontraŭrasisma leĝo, de la negaciismo kaj de la armila leĝo. Van Langenhove neis la akuzojn. Post tuttaga esplordemandado, li estis liberigita kondiĉe. Ekzemple, li ne rajtis komuniki pri la nuna enketo kaj li devis fari gviditan viziton al la Kazerne-Dossin . [5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tom Cochez (14 januari 2019). Het duistere netwerk achter Dries Van Langenhove. Apache.be. Arkivita el la originalo je 2019-01-15. Alirita 15-a de januaro 2019.
  2. Tuly Salumu. 'Bestorming' Gravensteen verstoord door rechtse studentenclub (nederlande). Het Nieuwsblad. Alirita 10-a de januaro 2019.
  3. An Schoonjans (10-a de januaro 2019). Persbericht - Gent - Onderzoek Schild & Vrienden. Alirita 22-a de aprilo 2019.
  4. Dries Van Langenhove wil zitje in Raad van Bestuur UGent terug. Het Laatste Nieuws (2-a de oktobro 2018). Arkivita el la originalo je 2019-01-10. Alirita 14-a de januaro 2019.
  5. Dries Van Langenhove in verdenking gesteld wegens inbreuken op antiracismewet. De Standaard (17-a de junio 2019). Alirita 18 juni 2019.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ŝablono:Appendix