Douze balles montées en breloque / Dek du kugloj breloke muntitaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Douze balles montées en breloque / Dek du kugloj breloke muntitaj
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Douze balles montées en breloque / Dek du kugloj breloke muntitaj estas la titolo de dulingva versio (franca-Esperanto de originala teksto de Douze balles montées en breloque, nome novelo el la kolekto «D’une guerre l’autre» de Louis Guilloux.[1]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La novelo rakontas la historion de Le Bikano, bretona kamparano, kiu scipovas nur la bretonan, kio kondukas lin al miskomprenoj dum la Unua Mondmilito kaj al fakto, ke li estis erare mortpafita de sia propra armeo, en la miskonsidero, ke li mem vundis sian manon por eviti bataladon. Post la milito, lia edzino kaj lia etoso, krom la aŭtoritatoj, deziras honorigon kaj organizas omaĝon, kiu starigu lian senkulpecon. Tamen lia filino tute malkonsentas kun sia patrino pri la afero, kion ŝi konsideras kipokriteco.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Komentoj[redakti | redakti fonton]

Sekvas la tekston Biografio de la aŭtoro (elprenita de Vikipedio) kaj la kovrilpaĝon ornamas foto (same elprenita de franclingva Wikipedia).

La titolo aludas al breloko kiun mendas la patrino kiel donaco por la deputito kiu organizas la omaĝon, la dek du kugloj al tiuj uzitaj por la pafmortigo de Le Bihano.

La verko kombinas la proteston pro la absurdaĵoj de milito kun la "lingva problemo", tiuokaze reference al la bretona lingvo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Louis Guilloux, SAT-Amikaro, 2016. Tradukis Philippe Adeline. 46 pp.