Donald R. Davis (astronomo)
Donald R. Davis | |
---|---|
Persona informo | |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | astronomo |
Donald R. DAVIS estas usona astronomo fakigita pris la evoluo de la Sunsistemo. Kun William Kenneth Hartmann, li estas proponinta en 1975 teorion pri la kreo de la Luno pro katastrofa alfrapo.[1]
Laŭ Minor Planet Center, li kunmalkovris la transneptunan objekton (49673) 1999 RA215 la 13-an de septembro 1999 kun Brett J. Gladman kaj Carol Neese.[2]
En 2009 li estis Akademia Direktoro ĉe la Somera Scienca Programo. Kelkaj monatoj poste, Donald R. Davis proponis la nomon de la asteroido 223877 Kutler laŭ Brendan Kutler — studento kun kiu li laboris en tiu programo, kaj kiu mortis dum sia dormo.[3]
La asteroido 3638 Davis estis nomita en lia honoro.[4]
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- angle Dr. Don Davis, Senior Scientist el Planetary Science Institute
- angle Donald R. Davis, slipo de IAU
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Donald R. Davis en la angla Vikipedio.