Saltu al enhavo

Dolĉa Rivero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dolĉa Rivero
rivero
Bazaj informoj
Situo Brazilo
Longeco 853 km
Fluo
Fonto en Serra do Espinhaço, Minas Gerais
Enfluejo en la federacia ŝtato Espírito Santo en Atlantikon
- Koordinatoj 19° 39′ 21″ S, 39° 48′ 53″ U (mapo)-19.655833333333-39.814722222222
Geografio
Map
vdr
Delto de Dolĉa Rivero ĉe Atlantika Oceano.

La Dolĉa Rivero (Rio Doce en portugala) estas rivero en sudorienta Brazilo, kiu havas etendon de 853 km. Ĝi estas formata de la kuniĝo de la riveroj Piranga kaj Carmo[1] ĉe la historia urbo Ouro Preto, kies fontoj situantas ĉe la montetoj de la montaroj Mantiqueira kaj Espinhaço ĉe altaĵoj de ĉirkaŭ 1,200 m. Ĝi fluas en nordorienta direkto tra Ipatinga, faras ampleksan kurbon ĉe Governador Valadares, kaj fluas en sudorienta direkto pasante tra Conselheiro Pena, kaj eniras en Atlantika Oceano ĉe Linhares en subŝtato Espírito Santo. Ties ĉefaj alfluantoj estas Piracicaba, Casca, Matipó, Caratinga-Cuieté, Manhuaçu, Santo Antônio kaj Suaçuí Grande, en Minas Gerais; Pancas, Guandu, kaj São José, en Espírito Santo.

Mapo montranta la basenon de la Dolĉa Rivero.
Dolĉa Rivero fluante tra Governador Valadares

La Dolĉa Rivero havas grandan ekonomian gravon por la regiono. La baseno estas hejmo al plej granda ŝtalareo en Latinameriko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Doce River. Encyclopaedia Britannica. Alirita 19a Januaro 2013.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]