Disvolviĝa psikologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La disvolviĝa psikologio studas la ŝanĝojn kiuj okazas en la menso de persono. Tie kontrasto inter 95-jara maljunulino kaj kvinmonata bebo.

Disvolviĝa psikologioevolua psikologio estas la subfako de la psikologio kiu studas la disvolviĝadon, maturadon de psiko de individuoj kaj foje ankaŭ de grupoj. Ĝi studas la formon laŭ kiu la homaj estaĵoj laŭlonge de sia vivo, enhavas la studon de la viva ciklo, observas kiel ŝanĝiĝas kontinue la agoj de individuo kaj kiel tiu reagas al medio, kiu same estas en konstanta ŝanĝo. Psikologoj nomas "disvolviĝo" la psikologia sistema ŝanĝo kiu okazas laŭlonge de la vivo. Dum tiu procezo la persono aliras al pli kompleksaj statoj kaj pli "bonaj" ol tiuj antaŭaj.[1]​ Tiu estas branĉo de la psikologio jam centjara. La psikologio de la disvolviĝo estas interesata en la klarigo de la ŝanĝoj kiuj okazas en la personoj dum la tempopaso, tio estas, laŭ la aĝo. Tiu subfako estas konata ankaŭ kiel “psikologio de la viva ciklo”, ĉar ĝi studas la psikologiajn ŝanĝojn laŭlonge de la tuta vivo de la personoj.

Inter plej gravaj modeloj menciendas la psikoanalizo; la genetika psikologio de Jean Piaget; la socikultura modelo de Lev Vigockij apogita en la teorio de la vakuaj spacoj de Mercedes Chaves Jaime; la teorioj de lernado; la modelo de la procezado de la informado; kaj pli ĵuse la ekologia kaj etologia modeloj. Laŭ Erik Erikson, estas serio de nepraj taskoj en la disvolviĝo de la homa estaĵo, propraj de la sinsekvaj etapoj. Tiuj taskoj estas grandparte, truditaj de la socio kaj de la kulturo. Pere de la procezo de sociiĝo la plenumo de tiuj taskoj iĝas aspiro de la propra individuo, kaj tio markas definitive ĝian konduton en difinitaj momentoj de ĝia vivo.

Formadromano aŭ laŭ la germana termino uzata tiele originallingve en multaj lingvoj Bildungsroman (kun signifo romano pri formado aŭ lernado) estas tiu, kiu montras la fizikan, moralan, psikologian aŭ socian disvolviĝon de rolulo de romano, ĝenerale ekde la infanaĝo ĝis la maturaĝo. Tial tiu literatura ĝenro estas arta adapto de la intencoj de la disvolviĝa psikologio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cantero V., M. Pilar (2011). «1.-Historia Y Conceptos De La Psicología Del Desarrollo». Psicología Del Desarrollo Humano: Del Nacimiento A La Vejez. Club Universitario. p. 14. ISBN 978-84-9948-613-0. Arkivita el originalo la 14an de decembro 2017. Konsultita la 5an de februaro 2018.