Diskuto:Willy Burgemeister

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu nun li ankoraŭ instruas Esperanton?

Tre dubinde. La artikolo estas el Enciklopedio de Esperanto (EdE), do ĝi reprezentas la staton antaŭ la dua mondmilito! -- Robert Weemeyer 14:49, 9. Okt 2005 (UTC)
Prave, de 1934. Nun li estus 105-jara: probable li jam mortis (eble eĉ jam antaŭ jardekoj), sed mankas informo pri tio. Sed notindas alia detalo: Al mi ne eblis trovi ajnan pruvon ke li estus "ĉeĥa esperantisto", tio signifus ĉeĥo el kultura kaj lingva vidpunktoj. EdE lin nomas "ĉeĥoslovako", do civitano de Ĉeĥoslovakio, sed konatas la fakto ke laŭ sintekvo la kvar plej grandaj etnoj de tiu lando estis a) ĉeĥoj, b) germanoj, c) hungaroj kaj ĉ) slovakoj... Laŭ lia nomo tute ne malverŝajnus, ke li estis membro de Germana Esperanto-Ligo en Ĉeĥoslovakio kaj el etna vidpunkto tutsimple estis germano. Supozeble ne eblas trovi fontojn pri lia etneco: Tial mi proponas ŝanĝi la vortumon ke li estis "ĉeĥa esperantisto" al "esperantisto en Ĉeĥoslovakio". Tamen pliaj informoj tre bonvenus, se iu povus kontribui ilin! ThomasPusch (diskuto) 21:08, 21 Okt. 2013 (UTC)
Post iometa pripenso mi decidiĝis simple vortumi ke li "estis esperantisto kaj kontoristo, kiu naskiĝis la 26-an de junio 1908 en Warnsdorf, tiam Aŭstrio-Hungario, poste germanlingva Sudetio en Ĉeĥoslovakio, hodiaŭ Varnsdorf en Ĉeĥio." Tio tute evitas supozojn pri lia etneco. Ĉar tamen ne estas kategorio Ĉeĥoslovakaj esperantistoj, mi lasas la neprecizan aŭ eble malĝustan kategorion Ĉeĥaj esperantistoj... ThomasPusch (diskuto) 21:16, 21 Okt. 2013 (UTC)