Saltu al enhavo

Diskuto:Vladislav Evgenjeviĉ Bugera

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La multegaj ruslingvaj referencoj ĉiuj bezonus tradukon al Esperanto, misaj ruĝaj ligiloj al ciril-alfabetaj ruslingvaj titoloj en la esperanta vikpedio devas ĉiuj forpreniĝi (kiel Богданов А. А., tia esperantlingva vikipedia titolo de paĝo neniam ekzistos!), kaj dubindas ĉu tiom da fremdlingvaj referencoj ĉi tie eĉ utilos. Por rusaj kaj ukrainaj referencoj oni ĉiukaze povas konsulti la rusan kaj ukrainan tekstojn! Kaj krome la ĉapitro "Bibliografio" havas multegajn rompitajn liniojn. Tion prefere riparu vikipediano, kiu havas bazan komprenon de kaj Esperanto kaj la rusa/ukraina. ThomasPusch (diskuto) 21:44, 27 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi samopinias ke alilingvaj ruĝaj ligiloj estas forigendaj (evidente la aŭtoro simple tradukis la rusan version de la artikolo sen poste redakti ĝin). Rilate neceson de esperantigo de la referencoj kaj ilia troeco mi opinias ke la unua ne necesas kaj troas dum la dua estas tro riproĉo, ja normale ĉiu aserto devas esti pruvita per referenco kaj estas avantaĝo ke ĉi-kaze tiaj pruvoj haveblas kaj donas eblecon al la interesitoj legi tiujn ĉi pruvojn, eĉ se per maŝintradukilo. Avantaĝo de nia Vikipedio estas ke ĝin kreas homoj kiuj uzas diverslingvajn fontojn, do ni profitu je tio. Ĉio kion mi vidis estis ruslingva, mi ne trovis ukrainlingvajn teksterojn, kvankam eble mi simple ne rimarkis ilin. RG72 (diskuto) 06:51, 28 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
@RG72: Almenaŭ la nuna referenco 28, kun noto "НАЦІОНАЛЬНА АКАДЕМІЯ НАУК УКРАÏНИ. ІНСТИТУТ ПОЛІТИЧНИХ ЕТНОНАЦІОНАЛЬНИХ ДОСЛІДЖЕНЬ ім. І.Ф. Кураса. НАУКОВІ ЗАПИСКИ. ВИПУСК 33. — Київ, 2007. — C. 396. — ISBN 966-02-4186-0"[1] malfavore en nur-majuskla skribo, estas (almenaŭ priskribita) en la ukraina. Tre multaj homoj en tiu ĉi vikipedio ne komprenos ion ajn de referenco en la rusa aŭ ukraina, tial mi kutime antaŭkondiĉigas tute nenian konon de nacia lingvo kaj ankaŭ tradukas ĉion el la angla, franca, germana aŭ hispana - kaj tio ankaŭ validas por la rusa, kies tekstoj por averaĝa esperantisto estas malpli diveneblaj ol tekstoj en la hispana aŭ itala, kiuj foje aspektas preskaŭ esperantaj, nur kun aliaj finaĵoj... Mi nun adaptis la unuajn du notojn pri disertaĵoj, aldonante kompreneblajn tradukojn kaj forigante la fuŝajn liniorompojn, sed tute ne komprenante la originan lingvon, kiu krome amplekse uzas mallongigojn, mi ne volus tion fari por la tuta teksto, do por ĉiuj referencoj. Krome, ankaŭ la teksto mem havas ankoraŭ stilajn mankojn, ekzemple en multaj frazoj mankas gramatika subjekto kaj foje ankaŭ centra verbo... Tute laste, la teksto ankaŭ estas artikola orfo, ĉar nur teksto pri lia proksima amiko Stanislav Markelov ligas al ĝi. ThomasPusch (diskuto) 12:31, 28 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Ah jes, mi vidas ke tiu ĉi ulo partoprenis politikajn batalojn en Ukrainio luktinte kontrau ukrainaj naciistoj, do li estis menciita ankau en ukrainlingvaj fontoj. Evidente iu automate tradukis ĉion al pluraj lingvoj, inkluzive al Esperanto. RG72 (diskuto) 15:46, 28 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Notoj

  1. Eble sencus pli normale skribi "Національна Академія Наук Украïни. Інститут Політичних Етнонаціональних Досліджень Ім. І.ф. Кураса. Наукові Записки. Випуск 33", mi eĉ ne scias ĉu necesas majuskigi ĉiun unuan literon de la vortoj...