Diskuto:Verda Stacio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ mi ĝis nun estis multe tro da ruĝaj ligiloj, inter alie ruĝaj nur pro tio ke oni en la ligo menciis ne la plenan nomon de aktoro, sed nur la familian nomon aŭ mallongigon de la persona plus kompleta familia nomo. Ke tio ne gvidas al ĝusta artikolo ne estas miraklo. Mi provis grandkvante kompletigi personajn nomojn laŭ konjekto, kaj iom malplimultigi la ruĝajn ligilojn. Tamen daŭre restas multaj ruĝaĵoj, kaj pri iuj kiel ekzemple Brno-radioRadiojournal mi tute ne havas ideon de kie preni materialon - pri tio eble sukcesos denaska parolanto de la ĉeĥa aŭ slovaka lingvoj, kiu povas aliri la tiulingvajn dokumentajn fontojn. Aidas (diskuto) 17:32, 13 jan. 2017 (UTC)[Respondi]