Diskuto:Varsovio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

ĉu ne Varsovo estus pli logika kaj pli internacia ?

Varsovio estas uzata de la komenco de la movado, verŝajne laŭ latina formo. Se ni volus uzi la polan version, devus esti Varŝavo.

Vidu: PMEG

-- malnovaj notoj de 2004, kiam ŝajne homoj ankoraŭ ne kutimis subskribi notojn


Stilo de misloka patriotismo[redakti fonton]

Mi konvinkiĝas ke por la internacia (multaj diras sennacieca) lingvo Esperanto ne konvenas senbrida kultivado de patriotismo. Sed ankaŭ ne por enciklopedio entute.

Ekzemple en tiu ĉi teksto iritas la frazo

Inter 1795 kaj 1918 Pollando estis sub regado de tri najbaraj ŝtatoj: Aŭstrio, Prusio, Rusio. La okupaciantoj celis degradi Varsovion ekonomie, politike kaj kulture - feliĉe sensukcese. Ĝi daŭre estis kultura kaj spirita centro de Pollando, kaj de tie ĉiam venis instigo al luktado por sendependa Pollando (insurekcioj en 1830-31 kaj 1863). Kiam en 1918 Pollando renaskiĝis, Varsovio restis eksterdube la ĉefurbo. Dum tiu tempo kreiĝis tie gravega por monda historio kulturo- la komponaĵoj de Fryderyk Chopin kaj Henryk Wieniawski, la verkoj de Adam Mickiewicz, Cyprian Norwid, Bolesław Prus, Henryk Sienkiewicz, la pentraĵoj de Jan Matejko, Jacek Malczewski, Stanisław Wyspiański, kaj multaj atingoj de la pola scienco.
Ni lernas do, ke la urbo Varsovio estis okupata de trupoj el Aŭstrio, Prusio, Rusio (tio ne ĝustas), kiuj provis tute detrui la urbon. Sed la urbanoj ne ĉesis esti la politika kaj kultura centro de tuta Pollando. En la malfacila tempo en Varsovio kreiĝis muziko, bildoj kaj libroj gravegaj por la monda historio. Ni kontrolu pri iu de la varsoviaj verkistoj, ni diru Adam Mickiewicz, ĉu li entute vivis en Varsovio. En la esperanta biografio mi legas pri Vilno, Kaŭno, pri tombo en Krakovo, en lia biografio tute ne aperas la vorto Varsovio! Bone, alia provo, Jacek Malczewski. Surprizo, la "biografio" en Esperanto konsistas nur el unu frazo. Neniu ĉi tie atentis aldoni ŝablonon {{ĝermeto}}, la tri belaj bildoj bone plenigas la ekranon, miniatura galerio - sed "almenaŭ tri frazoj" ne videblas. Do, minacatas forpreno de la tuta teksto, se neniu kompatos la tekston kaj levos ĝin al minimuma nivelo de ĝermo (mi esperas ke iu kompatos la tekston, ĉar li sendube estis bona artisto). Bone, pli en aliaj lingvoj. Tie en la biografio aperas infanaĝo en Radom, moviĝo al Krakovo kun 17 jaroj kaj ankaŭ morto tie, kaj antaŭ la morto multe da tempo en Francio, Germanio, Aŭstrio, Italio, Grekio kaj Turkio. Denove neniu Varsovio. Estas patriota blindiĝo kredi ke - se iu parolas la polan, konsekvence li vivas en Varsovio, ĉar Varsovio kaj Pollando kaj la pola lingvo estas la sama. Mi komprenas ke multaj mezeŭropanoj en la 21-a jarcento ankoraŭ havas freŝan traŭmaton pro la divido de 1795, kiun mi ankaŭ ne ŝatas. Laŭ mia kompreno la urbo Varsovio post 1795 estis mallonge okupita de Prusio, tiam kelkajn jarojn venis la francaj soldatoj de Napoleono, kaj post 1815 la urbo estis posedo de la rusa imperio. Tion necesus klarigi en la teksto - supozeble la vorto "okupaciantoj" ĉefe celas la rusajn okupantojn. Kaj por ne esti naciisma propagando, el la posta listo de artistoj devas foriri ĉiuj kiuj tute ne estas varsovianoj. Kaj neniam eblas forgesi, ke Varsovio nur estas urbo kaj ne egalas al ŝtato. En la nuna formo, la teksto (kaj multegaj aliaj en vikipedio) estas malpurigata kaj konfuzigata per (eble senkonscia) naciismo. Eble mia kritiko trafas la malĝustan tekston: eble Adam Mickiewicz kaj Jacek Malczewski kaj ĉiuj aliaj artistoj listigataj pasigis almenaŭ plejparton de sia vivo en Varsovio, la kultura centro subpremita, kaj tion nur necesas klare skribi en iliaj biografioj. Kiel ajn: nun io malkongruas.

La ĉapitro ŝajnas esti verkita de patriotisma polo, tial mirigas konstati ke ĝin en oktobro 2005 aldonis uzanto Narvalo, kiu pri si malkaŝas nur ke li vivas en Budapeŝto. Estas aldona noto "parto laŭ oktobro 1996 - MONATO". Relative malpreciza referenco. Mi ne havas tiun ĵurnalon ĉe mi kaj ne scias kio estas la fonta teksto. Sed eĉ se hungaro kopiis el teksto kiun verkis ni diru brazilano kiu pro amuzo imagis kiel eblus verki se li estus patriota polo... La rezulta teksto tamen estas naciisme malklara, tute negrave ke ĝi jam ekde 18 jaroj legeblas ĉi tie, sed en tiuj 18 jaroj neniu vere revizie legis ĝin. Sed tiu teksto - kiel eble ankoraŭ multaj aliaj, sed ankaŭ tiu ĉi - bezonas revizion! ThomasPusch (diskuto) 17:32, 23 jan. 2023 (UTC)[Respondi]