Diskuto:Universitato de Kalifornio en Santa Barbara

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ne estas tute certa pri la nomo, ĉu Sankta aŭ Santa? (vidu ekz Universitato de Kalifornio en Santa Cruz)

Kiam mi kreis la artikolon mi alceptis la proponon de nomigo de la vikia tradukilo.

Se estu vikidatumoj en tiuj nomo, ekz alma mater ĉe biografioj, tiam laŭ mi estas aprobo, sed nun mi ne trovas.

Iel aŭ aliel, iu devas esti alinomita.

Mi notu ke la urbo nomas Santa Barbara (Kalifornio)!

Verŝajne la respondo esta Santa, kaj ankaŭ la streketo estas troa!

Sj1mor (diskuto) 04:47, 11 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

mi petas Sj1mor (diskuto) 14:31, 11 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

@Sj1mor: Mi ne bone komprenas kion vi volas ke oni forigu... Supozeble la peto ne plu aktualas, ĉu? ThomasPusch (diskuto) 15:02, 2 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Pri la nomero "ĉe"[redakti fonton]

Pri la Universitato de Kalifornio en Berkelio jam antaŭ dek jaroj diskutiĝis alinomigo for de la origine proponita nomo "Universitato de Kalifornio ĉe...", pri la Universitato de Kalifornio en San-Diego tio diskutiĝis nun, kaj la Universitato de Kalifornio en Santa Cruz ĉiam nomiĝis tiel en Esperanto, kun vorteto "en". Tio fakte tre taŭgas, ankaŭ ĉi tie, ĉar la vorteto "ĉe" signifus ke la universitato situus proksime de, sed ne ene de la urbo, dum ĝi fakte estas en la urbaj limoj, do estas "en Santa Barbara" (kiel konfirmas la artikola teksto). Mi tial nun provizore alinomigas la titolon al "Universitato de Kalifornio en Santa Barbara". Se iu havas tre fortojn argumentojn kaj referencojn, oni povas rediskuti la temon, sed ĝis nun ili ne videblas. Kaj stultus nun atendi pliajn dek jarojn ĝis iu decido. ThomasPusch (diskuto) 14:14, 2 aŭg. 2023 (UTC)

Almenaŭ mi tiel komprenas la geografion, kaj tion konfirmas la unua frazo de la angla artikolo kiu notas pri "... university in Santa Barbara ...". La urbo Goleta situas tuj sude de la universitata kampuso kaj jam ne apartenas al la urbo Santa Barbara, nur al la ĉirkaŭa kantono Santa Barbara, sed la kampuso laŭ mia kompreno ne apartenas al Goleta, sed al Santa Barbara (la angla vikipedio ree konfirmas tion notante ke Goleta situas "near the University of California, Santa Barbara" - near = apud, ĉe, proksime de). ThomasPusch (diskuto) 15:28, 2 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Kaj pri la nomo Santa Barbara[redakti fonton]

Estas Esperanto-klubo en Santa Barbara, kie mi jam gastis kaj povas konfirmi ke la lokaj esperantistoj nomas sian urbon Santa Barbara, same la oficuloj de la landa asocio Esperanto-USA, la eksa asocio ELNA. Do estas en ordo tiel ne esperantigi la hispanan nomon. Teorie kompreneble oni povus decidi esperantigi la nomon al Sankta-Barbara, oni ankaŭ povus decidi nomi San-Diego ekde nun Sankta Diego, San-Francisko ekde nun Sankta Francisko aŭ San-Paŭlo Sankta Paŭlo aŭ oni povus inverse decidi ŝanĝi la nomon de la lasta urbo, kiu origine portugale nomiĝas São Paulo, al fantazia esperanta nomo "Sao-Paulo", sen litero ã kompreneble. Plene esperanta nomo havas avantaĝojn, ekzemple ke facilas akuzativa formo, el Sankta-Barbara iĝus Sankta-Barbaran, aŭ se estus sen ligostreketo, ekestus tre stranga formo "Sanktan Barbaran", sed la urbanoj klarigis al mi ke ili en Esperanto preferas la hispanan nomon, ĉar la urbo prononcatas [SANta BARbara], kun akcento sur BAR, kaj se oni uzus esperantlingvan formon, tiam la esperanta gramatiko perfortus prononci la nomon sur antaŭlasta silabo, do devus esti [SANKta barBAra], kio, pardonu, sonus treee malkutime. Tiel tute praktikas ne inventi esperantajn nomojn por ĉiuj urboj de la mondo... ThomasPusch (diskuto) 15:02, 2 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]