Diskuto:Universitato Stanford

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nomo "Universitato Stanford" estas laŭvorta traduko de la angla nomo Stanford University, sen adapto al la gramatiko de Esperanto. En tradicia Esperanto la nomo devus esti "Universitato de Stanford", aŭ eble (malpli elegante) "Stanford-Universitato" (kun ligo-streko). --aldonis, sen subskribo: Roberto 11:16, 2 feb. 2005‎

Mi pardonpetas, ke neniu atentis tiun noton dum pli ol 17 jaroj, sed vi eraris en februaro 2005. "Universitato de Stanford" signifus, ke la urba administrejo posedus la universitaton kaj financus ĝin. Kiel "la aŭto de Maria" aŭ "la libro de Ludoviko". "Universitato Stanford" same eblas, en tio universitato estas la substantivo kaj Stanford estas nur fremdlingva loknomo aldonata. La dua variaĵo ĉi-tie ĝustas. La loĝloko Stanford estas "nur" censa loko, eĉ ne estas urbo, ne havas retejon kaj supozeble ne havas administrejon, kaj certe ne posedas la privatan universitaton. Eĉ estas tiel ke la universitato unue konstruiĝis, poste iuj laborantoj aĉetis grundon apud la kampuso, tie starigis domojn kaj el tio kreskis loĝloko de intertempe iom pli ol 20000 homoj, kiu baptiĝis laŭ la nomo de la universitato. Estas ĝuste ke du normalaj substantivoj, "o-vortoj", kutime ne staras unu apud la alia, sed ricevas ligostrekon, iĝas adjektivo+substantivo aŭ entute iĝas unu vorto (do ne "pomo kuko", sed pomkuko, poma kuko aŭ pomo-kuko). Sed nomoj de personoj aŭ de lokoj rajtas stari unu apud la alia, tial Ludoviko Zamenhofo ne devas iĝi Ludoviko-Zamenhofo, Ludovika Zamenhofo aŭ Ludoviko Zamenhofa. Tiu aldono nur evitu, ke iam iu novulo vidas tiun plej supran aserton kaj naive kredos ke "la aŭtoritata Vikipedio skribas ke la nomo "Universitato Stanford" en Esperanto estas tute erara." ThomasPusch (diskuto) 00:21, 15 dec. 2022 (UTC)[Respondi]