Diskuto:Triesto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu ĉi teksto tendencas al itala ŝovinismo. NPOV!--Besednjak 06:45, 2. Feb 2005 (UTC)

Mi same opiniis, kiam mi tradukis la italan artikolon, tial mi enmetis la frazon "Tiu ĉi historia teksto estis plejparte tradukita el la itala vikipedio. Tial ĝi eble tendencas al italaj interpretoj."
Mi tamen opiniis, ke la itala artikolo estas bona aŭ almenaŭ interesa elirpunkto. Avantaĝo de Vikipedio ja estas, ke ĉiu povas korekti malĝustaĵojn. Mi neniel ofendiĝos, se iu kompetentulo zorgos pri la slovena vidpunkto. Pretere, mi almenaŭ enmetis frazon pri la rolo de la slovenaj kulturo kaj lingvo, kiu en la originalo mankas.
Do, bonvolu neŭtraligi la artikolon. Pretere, mi opinias, ke "NPOV" ne estas lingve tre neŭtrala mallongigo... --Ismo 21:45, 2. Feb 2005 (UTC)