Saltu al enhavo

Diskuto:Teŝino

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Se mi ne tralegus la "artikolon" pri Teŝino, mi ne ekkredus, ke ĝi apartenas al Český Těšín. Kie estas ia ligilo al tiu ĉi artikolo? Estas ĉi tie nenia ligilo al Český Těšín. Petro 11. Aŭg. 2005 20:44 (UTC)

Eble mi ne bone komprenas vin. Ĉu vi diras, ke la artikolo ne enhavas ligilon al Český Těšín? Ĝi estas tie, en la tria linio: "Ĝia okcidenta parto estas ĉeĥa kaj nomiĝas Český Těšín.". Umberto 21:10, 11. Aŭg 2005 (UTC)
Tia ligo estas nur en ĉi tiu artikolo. Klaku al "Ligiloj ĉi tien", ĉu tie aperos Český Těšín? Kie estas en artikolo pri Český Těšín ia mencio pri artikolo Teŝino? Petro 11. Aŭ.2005 23:07 (UTC)
Nun mi komprenas. Jes, tia ligilo estus utila; sed mi ne scias, kien meti ĝin, ĉar la artikolo pri Český Těšín parte parolas, kvazaŭ la urbo jam tiel nomiĝis antaŭ sia divido. Český Těšín ja ne identas al Teŝino, nur al parto de ĝi. Ĉu ne vi kiel Ĉeĥo pli bone povus ripari la aferon? -- Umberto 19:19, 12. Aŭg 2005 (UTC)
Umberto, mi ligis vian artikolon de Teŝino en artikolon pri Český Těšín. Petro :-) 15. Aŭg. 2005 14:02 (UTC)
Dankon. Umberto 15:06, 15. Aŭg 2005 (UTC)

Tiu ĉi artikolo temas pri urboj Český Těšín kaj Cieszyn kiel pri tutaĵo ĝenerale. La tuta urbo estas dividita inter du ŝtatoj, inter Ĉeĥio kaj Pollando. La intevikioj, skribitaj ĉi tie, ligas al pola parto de la urbo, kies nomo estas Cieszyn. Ili estas malĝustaj. Petro 7. Mar 2006 17:01 (UTC)

Kial mi ne povus fari referencon? Miropiro

Metu ilin super la subaj ŝablonojn. Petr Tomasovsky 15:38, 17. Jan 2011 (UTC)

Dankon por via propono, mi tion faros. Sed tamen strangas al mi, ke vi tiujn referencojn forigis anstataŭ tio, ke vi ilin movigus supren.

Mi ne estas ĉi tie por tio. Ĉu mi postsekvu ĉiun? Petr Tomasovsky 15:47, 17. Jan 2011 (UTC)