Diskuto:Tabako

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Tabako" (latine : Nicotiana tabacum kaj Nicotiana rustica) NE estas planto, sed produkto rezultanta el pritraktado de sekigitaj folioj de nikotiano, t.e. genro de plantoj el la specio de solanacoj.En la franca la planto kaj la produktaĵoj havas la saman nomon sed en Esperanto ne. Vd alilingve, i.a. france fr:tabac kaj angle en:Nicotiana aŭ hispane es:Nicotiana...

Ekzistas ankaŭ ornama (cetere tre bonodora) specio,kiun mi foje kultivis.

Necesas korekti tion. Ĉu alinomigi tiun artikolon ? Necesas ankaŭ korekti la indikojn sub la fotoj. Estas cetere eraroj ankaŭ en la prezento de la indikoj pri enhavo de cigaredoj. Laŭ profesoro Molimard, kiun mi kontaktis, temas pri la enhavo de la fumo kaj ne de la cigaredoj, ĉar, evidente, en tabako mem estas nek gudro, nek monoksido de karbo. Tio rezultas el ĝia konsumado. Mi preferus, almenaŭ pri la planto, ke zorgu pri tio vikipediisto sperta pri botaniko. Pri tabako mem mi bonvolas zorgi kiel aŭtoro de "Tabakismo kaj emancipiĝo" ;-)--Henriko 10:41, 6. Dec 2008 (UTC)

Vi pravas. Ankaŭ mi erare uzis tabakon. Faru artikolon pri nikotiano!--Crosstor 06:50, 7. Dec 2008 (UTC)


Jen ĵus ricevita respondo de fakulo, [Claude ROŬ], kies opinion mi petis : "Nikotiano estas nepre necesa vorto al ĉiuj sciencistoj eĉ amatoraj. Tabakplanto estas ne nomo de genro (scienca sistematika unuo), sed komunuza nomo responda al kelkaj specioj de nikotianoj uzataj por prepari tabakon." --Henriko 09:05, 9. Dec 2008 (UTC)

...