Diskuto:Silezoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Silezio unue vivis keltoj kaj ĝermanoj, en la 6-a jarcento alvenis okcidentaj slavoj, ekde la 12-a jarcento grandkvante alvenis germanlingvaj setlistoj, tiel ke ĝis la 20-a jarcento en Silezio sume vivis plejparte germanoj, je granda parto parolantoj de la silezia-germana, kaj je malplimulto slavaj parolantoj de la pola, silezia-pola, ĉeĥa kaj teŝina dialekto respektive laĥa lingvo. Nur la nunajn pli-malpli polajn vivantojn de Silezio nomi "silezoj", kvankam iliaj prapatroj venis multe post la keltoj kaj ĝermanoj, sen konsideri la historian plimulton de germanaj silezoj, sendepende de tio ke ili plejparte post 1946 estis perforte translokigitaj al la teritorioj de la postaj FRG kaj GDR (sed tamen laŭ deveno restis silezoj), estus naciisma propagando. La pola vorto "Ślązacy" probable unuavice aludas parolantojn de la silezia-pola kaj la germana vorto "Schlesier" parolantojn de la silezia-germana, sed en Esperanto devas esti nacie neŭtrala aliro kaj silezoj nur povas esti la homoj, kies familioj (dum generacioj) loĝis aŭ loĝas en Silezio. ThomasPusch (diskuto) 14:16, 12 Nov. 2015 (UTC)