Diskuto:Santomeo kaj Principeo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Santomeo kaj Principeo[1]Sao-Tomeo kaj Principeo[2] estas principe egalrajtaj - ne eblas diri de iu estus fuŝa eraro kaj la alia la benita kaj sole ĝusta formo. Mi suspektas ke Sao-Tomeo estas la pli frua formo, kvankam la tutfreŝa PIV de 2020 ankaŭ voĉdonas por ĝi, dum la formo "Santomeo" uzas la analogion de aliaj portugallingvaj urboj kun traduko de São > "San-" kiel São Paulo > San-Paŭlo.[3] Tamen la avantaĝo de la formo "Santomeo" estas, ke ĝi pli facile kaj flekseble integriĝas en la esperantlingvan vortprovizon, ĉu kiel adjektivo (ekz. en "santomea kuirarto") aŭ en kunmetitaj vortoj (ekz. en "menciindas la jenaj santomeanoj"). Tial efektive elegantas preferi la formon "Santomeo kaj Principeo", kiel oni jam pli longe kutimas en Vikipedio, sen ke io pri "Sao-Tomeo" estus kritikinda. ThomasPusch (diskuto) 21:15, 16 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Referencoj[redakti fonton]