Diskuto:Sanktapetrurbo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. Mi ne tute bone vidas tiun proponon por la nomo de tiu urbo sendepende de ĉu vi aŭ alia faris ĝin. Dekomence oni rigardu ke kvankam temas pri urbo el Britio la oficiala nomo estas franclingva Saint-Pierre-Port aŭ Saint Pierre Port. La unua radiko de la esperanta solvo taŭgas. Tamen ne la aliaj du. La dua estus Petro, kiel kutima nomo esperante. Pri la lasta estas konfuzo ĉar oni devus uzi haveno aŭ pli precize havenurbo, sed ne porto kiu rilatus al porti. Tio donus al ni Sanktapetrohaveno aŭ Sanktapetrohavenurbo, sed tro longa, eble pli bone nur faciel prononcebla Sanktapetrurbo. Tio estas mia propono, sed mi ne scias el kie vi prenis la nomon, eble el listo; tiukaze se vi akceptas la solvon, oni devus ŝanĝi ankaŭ en la devena listartikolo.--kani 19:23, 6. Jun 2010 (UTC)