Diskuto:Ruth Kevess-Cohen

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fakte, ke la nomo Ruth Kevess-Cohen vere skribiĝas per du s-konsonantoj, estas je la nuna stato nekonfirmita aserto. La tri ligiloj en la paĝo pri ŝi ĉiuj ne mencias la unuan parton de la nomo, edukado.net nomas ŝin nur "Ruth Cohen" kaj Marc van Oostendorp en jutuba intervjueto skribas ŝin "Keves-Cohen" kun unu s. Sed ĉiukaze la paĝo pri ŝi nun nomiĝas Ruth Kevess-Cohen, kaj al vikidatumoj kopiiĝis tiu nomo. Sed, ĉar tie ankaŭ ne estas referencoj, kaj ne estas alilingvaj vikiaj artikoloj pri ŝi, ĉiukaze bonus havi iujn pli fidindajn retajn referencojn. Ĉiukaze tre bedaŭrindas ke la artikolo de la bulteno de Esperanto-USA el 2017 06 ne plu haveblas sub la indikita ligilo, kaj despli bedaŭrindas ke la informoj pri la duolingo-teamo de la angla Esperanto-kurso malaperis. ThomasPusch (diskuto) 13:17, 27 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Sed tamen, ekstera serĉo konfirmas, ke ŝi je la nomo kun suobla s havas linkedin-konton, la retejo health.usnews havas paĝon pri ŝi, ktp. Do mi ne plu dubas pri la ĝusta literumo de la familia nomo Kevess-Cohen. Tamen restas la domaĝa konstato, ke du el la tri ligiloj ne plu legeblas je la indikitaj retadresoj... Pri unu mi sukcesis kunskrapi arkivigon, sed la oficialan informon pri la duolingo-teamo de la angla Esperanto-kurso oni probable devas konsideri definitive malaperintan. ThomasPusch (diskuto) 13:21, 27 apr. 2024 (UTC)[Respondi]