Diskuto:Romia Imperio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu la nomo Hadriano estas korekta?, el kie la H. Mi preferas simple Adriano.

Almenaŭ en la angla, la nomo de la imperiestro estas Hadrian. Kaj li ne estas forgesebla imperiestro en la anglalingva mondo ĉar li konstruis muron trans Brition. Mi supozas, ke la "h" ne estas prononcita en la franca kaj la hispana kaj malaperis. Sed la aŭtoritato en tiu kazo estas la latina literumado de lia nomo, kiu estis Hadrianus. -- 03:23, 22. Sep 2002 Stefano Kalb

Pleonasmo[redakti fonton]

La terminon «Romia Imperio» mi opinias pleonasmo, ĉar ĝi duoble esprimas la ideon pri ŝtato:

  1. Per la sufikso -i en «Romio»;
  2. Per la vorto «Imperio».

Laŭ mi, la ĝustaj terminoj estus:

  • Romo — la urbo
  • Romio — la ŝtato kies nomdona karakterizaĵo estas Romo, kaj pli specife:
    • Roma Respubliko (unu el la historiaj formoj de Romio), kaj
    • Roma Imperio (alia historia formo de Romio)

Kp:

Mi ne scias, ĉu estas nun realisma provi korekti tion. Tamen mi opinias tion atentinda.--Sergio (diskuto) 05:27, 21 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Atendinda.--kani (diskuto) 19:39, 31 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

ne Esperantaj titoloj[redakti fonton]

Ĉu ne estas pli taŭge unue skribi titolojn de provincoj en Esperanto kal poste, en krampoj, en neesperanta alfabeto? Ja ĉi-tie estas Esperanta vikio P.Fiŝo § @ 05:13, 26. Maj 2010 (UTC)

Mi samopinias. Vikipediisto:LyzTyphone

Ampleksigo[redakti fonton]

Nun estas preskaŭ 40 000 bitokoj, sed ĉiu ĉapitro estas ampleksinda, kaj ĉefe la Historio.--kani (diskuto) 19:39, 31 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Flago kaj blazono[redakti fonton]

Kial la Vexillum aperas dufoje? Sj1mor (diskuto) 09:56, 24 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

tajperaro?[redakti fonton]

Ekseksklavoj, ĉu ekssklavoj? Sj1mor (diskuto) 06:47, 27 apr. 2024 (UTC)[Respondi]