Diskuto:Rhopalocera

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nek alinomu al "papilio", nek kunigu tiun artikolon kun iu ajn alia. Nia Vikipedio esta supozata esti enciklopedio. La termino papilio estas ĝenerala termino por tiuj, kiuj konas nenion pri bestoscienco. Oni do devas distingi la ordon Lepidoptera kaj la subordon Rhopalocera. Endas konservi tiele la du elstarajn artikolojn, jam taŭge alligitajn al la aliaj fakaj Vikipedioj. Estas ankaŭ tria artikolo Papilionoidea, kiun evidente oni devu konservi sen kunigi kun iu ajn alia artikolo pri "papilionoj". DidCORN (diskuto) 11:57, 5 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Ŝajnas, ke la angla versio pri papilio en:Butterfly estas por ĉiuj, kiuj ne orientiĝas pri ĉiuj specioj de papilioj. En Esperanto ni verŝajne ne bezonas havi ĝin, ĉar ĉi tie estas nur fakuloj pri zoologio, kiuj komencis viziti lernejon eble nur ekde la 5-a klaso. En la 4-a oni bedaŭrinde lernis pri papilioj. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:20, 6 dec. 2019 (UTC)[Respondi]