Saltu al enhavo

Diskuto:Respondismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

(Ko)respondismo[redakti fonton]

Miaopinie, la formo korespond/ism/o ne taŭgas. Tiu estus iu ismo pri ia korespondado. La Esperanta radiko korespond/ nur signifas komunikadon per leteroj. Jen la difino laŭ NPIV:

korespond/i ① Interrilati per leteroj. ② Esti en tia rilato, ke pasaĝero povas uzi ambaŭ veturrimedojn por atingi sian celon.
Rimarko: ne uzu korespond/i en la senco de respond/i ③.

Jen tiu senco de respond/i [1]:

respond/i ③ Esti proporcie, simetrie akordita kun

Tiu filozofia teorio asertas, ke io estas vera se la mensa bildo spegulas eksteraĵon — alivorte, ke la mensa bildo respondas al eksteraĵo.

Alilingve, etimologie rilataj vortoj (kiel la anglalingva correspond) havas la sencon de respond/i ③. Tamen, la Esperanta radiko korespond/ ne havas tiun sencon.

Tial, tiu artikolo nomiĝu respond/ism/o. Osteologia (diskuto) 23:47, 3 mar. 2019 (UTC)[Respondi]