Diskuto:Reguligita lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Kontrolita lingvo" ne estas logika esprimo en Esperanto. En la angla estas "Controlled natural language", ĉar la angla "control" ankaŭ havas signifon similan al "regi" kaj "reguligi". Sed la Esperanta "kontroli" ne havas tiujn signignifojn, sed nur signifon similan al "ekzameni" aŭ "esplori". La citita artikolo de Schubert tial Esperantigis la esprimon per "reguligita lingvo". Laŭ mi ni ĉi tie uzu nur la esprimojn "reguligita lingvo" kaj/aŭ "reguligita natura lingvo". Marcos 10:00, 10. Nov 2010 (UTC)

Tio, kio distingas "kontrolitan lingvon" disde la ordinara lingvo ne estas reguligo, sed restriktigo. Pro tio, "reguligita lingvo" estas misnomo. Preferindus "restriktita lingvo" se ne esprimoj paralelaj al "kontrolita lingvo" estus kutimaj ankaŭ en lingvoj en kiuj /krontrol/-, same kiel en esperanto, havas la bazan signifon de la angla "to check", (ekz. france langage contrôlé, germane kontrollierte Sprache, pole język kontrolowany, ruse контролируемый язык). Talnat 23:57, 22 Aŭg. 2011 (UTC)
Almenaŭ en la germana, "kontrollieren" jam en multaj situacioj uzeblas en la senco de la angla "to control", do la esprimo "kontrollierte Sprache" ne estas izolita uzo de tiu senco. En Esperanto aliflanke, tiu uzo de "kontroli" estas klare konsiderata erara, eĉ se ĝi estas relative ofta inter komencantoj (precipe anglalingvaj). Do "kontrolita lingvo" ne estas pravigebla surbaze de la germana "kontrollierte Sprache".
Ĉiuokaze, la nomo "reguligita lingvo" jam havas iom da tradicio en Esperanto. Krom la jam citita artikolo de Schubert, mi povas ankaŭ citi sciencan artikolon verkitan de mi kaj publikigitan jam en du malsamaj kolektoj de sciencaj artikoloj (temas pri la artikolo "Komputlingvoscienca kaj logika analizado de matematikaj tekstoj", aperigita en la prelegokolekto de la KAEST 2010 kaj en la scienca revuo Grundlagenstudien aus Humankybernetik und Geisteswissenschaft). Anstataŭigo de tiu jam reale ekzistanta formo per iu formo ne reale ekzistanta en Esperanto ekster la Vikipedio laŭ mi nur akcepteblas, se estas por tio tre bonaj kialoj kaj la nova formo ne prezentas iujn novajn problemojn. "Kontrolita formo" tamen klare estas tre problema, ĉar ĝi uzas "kontrol/" en maniero kiu klare estas konsiderata eraro en Esperanto.
Sekve mi restarigas la uzon de "reguligita lingvo" en la artikolo. Marcos (diskuto) 14:52, 29 Aŭg. 2012 (UTC)
Kvankam kelkaj antaŭe uzis la esprimon "reguligita lingvo" en tiu senco, mi ne konsideras tion imitinda, ĉar neniu lingvo estas io alia ol aro da reguloj. En la lingvoformo, pri kiu la artikolo temas, la apliko de tiuj reguloj estas malpli libera. Trafa termino estus do "restriktita lingvo". Mi tamen trovas la internaciaspektan alternativon "kontrolita lingvo" ankaŭ sufiĉe trafa en esperanto, ĉar kontrolo estas esenca kiam oni verkas ion en tia lingvoformo. Pro tio ja ankaŭ ekzistas apartaj komputilaj programoj por tiu kontrolo. Talnat (diskuto) 23:34, 16 dec. 2017 (UTC)[Respondi]