Diskuto:Plantoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la titolo[redakti fonton]

Mi pensas, ke tiu ĉi artikolo estas malĝuste titolita. Laŭ Vikipedio:Nomoj de titoloj, la nomo devus esti Planto, ne Plantoj. Sed ekzistas jam amaso da ligiloj ĉi tien. Ĉu iu el tiuj povas pravigi la pluralan formon de la titolo? Se ne, ni movu la artikolon!
--VerdLanco (diskutu) 18:30, 29. Dec 2004 (UTC)

Ĝi korektas laŭ tiu gvidilo: "aferoj kiuj nature apartenas al grupo aŭ aro". La homo kiu komencis la artikolon certe pensis pri la biologia regno. Iel tiu gvidilo notas nur pri zoologiaj klasoj ~ "Zoologiaj unuoj superaj al la genroj: lacertuloj, reptilioj" --Raoni Sousa 10:04, 2. Sep 2006 (UTC)

Propono kunigi[redakti fonton]

Mi proponas ke la artikoloj Plantoj kaj Vegetaĵo estu kunigitaj en kreota artikolo, Vegetaloj. Unue, la du artikoloj temas pri la sama afero. Due, la vorto havu j-finaĵon, ĉar temas pri biologia regno. Trie, la vorto "vegetalo" estas pli proksima al "animalo"; ambaŭ aferoj historie kaj science estas konsiderataj iasence kontraŭstaraj. Kvare, "planto" laŭ la Fundamento temas pri ago plant, ne aĵo plant. --Raoni Sousa 10:14, 2. Sep 2006 (UTC)

Mi kredas ke ni devas kunigi, krom sub Plantoj (aŭ Planto). La scienca termo estas (en la latina lingvo) Plantae, do la esperanto vorto Planto shajnas taŭgi pli bona ol Vegetaĵo. En la PV, planto = vegetajho. Mi ne certas pri la Fundamento. Sed mi samopinas ke ni ne bezonas du artikolojn. Kingdon 04:04, 23. Nov 2006 (UTC)


Mi faris[redakti fonton]

Mi faris la kunigon, sed mi ne scias forigi la artikolon Planto. Aŭ anstataŭigi per alidirekto al Vegetalo. --Kanikanikani 22:12, 13. Sep 2007 (UTC)

Bone. Mi alidirektigis. :) (Vidu la kodon, por lerni: http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Plantoj&diff=1318601&oldid=1255304 ) --Raoni Sousa 23:22, 13. Sep 2007 (UTC)